e-domo-internacie

Esperanto-Domo de Jacugatake



Aperis nova retejo http://www7.ocn.ne.jp/~jacudomo/e-domo-internacie.htm

Agrabla kaj Vizitinda Esperanto-Domo en Japanio


Aktiveco en 2010
Aktiveco en 2011
Aktiveco en 2012

Ĉiujare centoj da Esperantistoj japanaj kaj ankaŭ eksterlandaj vizitis ĝin, dum kunloĝadoj, kursoj kaj kunvenoj, tranoktante en ĝi. Estas menciinde, ke ordinare 15 personoj povas tranokti en la domo.
Kiel atingi la Domon.
Kiam la Domo estas malferma

Jacugatake (pron. Jacugatake) estas fama regiono pro situo de iom unika monto en ĝi. Tiu monto havas ok pintojn kaj ŝajnas ĝemelaj montoj apud unu alia! En la japana lingvo la vorto Jacugatake ĝuste signifas ok montojn! Gxi situas en gubernio Yamanasi, ĉ. 174km for de la ĉefstacidomo de Tokio kaj 170km for de la stacidomo Jokohamo. De tie oni povas vidi monton Fuĵi (simbolo de Japanio).
Kia loko estas la Domo

Esperanto-Domo estis inaŭgurita en novembro de 1994, kaj ĝi estas donaco de Esperantistino Morita al la japana Esperanto-Instituto. ĝi konsistas el dormejo (kie oni povas uzi ban-ĉambron kaj duŝejojn), salono (por kunvenoj), komuna kuirejo kaj 2 etaĝa biblioteko, en kies teretaĝo troviĝas interalie televidilon por ĝui high-vision-elsendon kaj en supra etaĝo troviĝas i.a. komputilo. En la kuirejo pretas necesaj kuiriloj inkluzive de mikroonda forno, gasfornoj kaj elektra varmigilo, kiuj tranoktantoj rajtas uzi.
Manlibro por la Domo

Jacugatake en somero estas tre agrabla loko, kie oni povas fuĝi el sufokiga vetero de urboj, kaj spiri puran, oksigeno-plenan kaj senfuman aeron!

Ĉirkaŭ Esperanto-Domo ekzistas muzeoj, varmfontoj kaj aliaj vizitindaĵoj. La domo estas por la tutmondaj esperantistoj, kaj eksterlandaj Esperantistoj, kiuj vizitos Japanion estas bonvenaj, kvankam oni ne povas dum tuta jaro aŭ semajno akcepti gastojn. Do, necesas antaŭa kontakto kaj interkonsento. Eskterlandaj aliĝintoj al la Pasporta Servo povas tranokti en ĝi senpage.

Se iuj deziras viziti ĝin, bv kontakti kun JEI aŭ jena retadreso :

Japana Esperanto-Instituto (JEI)
JP-164-0042 Tokjoo-to Sinĵuku-ku Ŭaseda-ĉoo 12-3
Tel 03-3203-4581, Fax 03-3203-4582
esperanto@jei.or.jp

Por rezervi la domon aŭ ĉambrojn, bonvolu kontakti sinjoron Moĉizuki Masahiro,
telefono: 054-278-6909
yamadapiano@mac.com (rekomendinde)

Esperanto-Domo de Jacugatake
1897-1, Koarama
Nagasaka-ĉoo, Hokuto-ŝi
tel + fakso: (0551) 32-7335


山田 義
Al la fronta paĝo de Esperanto-Domo de Jacugatake