Persista Adreso: http://purl.oclc.org/net/familio-eo

Hejmo / Familio     [ en | eo ]      Lasta modifo je 2008.06.27

       

Historio pri Mia Eŭrazia Familio
per Esperanto

de Viktor Emmanuel Medrano

Vidu Familiarbon

Medrano

La familia nomo Medrano venas el la Vaska lando, kiu hodiaŭ interkovras Hispanujon kaj Francujon. La nomsignifo estas neklara kaj estas mistera. Unu fonto pretendas, ke ĝi signifas ejon de filikoj ("edi" = filiko, "ano" = abundo). Alia fonto pretendas, ke ĝi signifas mallarĝan ebenaĵon. Kio ajn estas la signifo; estas ĝenerale konsentite, ke ĝi estas Vaska nomo. Incidente, ekzistas olda legenda Cirko Medrano en Eŭropo.

Estas nesciate ĉu la nomo Medrano inter miaj Filipinaj prauloj herediĝas de Hispanaj koloniistoj aŭ efektiĝas de nomadopto de la edikto de Clavería en Filipinoj. Pliparto da indiĝenaj Filipinanoj adoptis Hispanajn nomojn pro dekreto de Gubernatoro-Generalo Narciso Clavería en 1849. "La Katalogo Alfabeta de Familinomoj" kreiĝis por sisteme distribui la nomojn. Tio ĉi fariĝis pro subteni impostajn rekordojn pli facile ĉar Filipinanoj inicie ne havis familinomojn kaj pliparto da la pli fruaj konvertitoj al Roma Katolikismo adoptis nomojn de sanktuloj kaj, vice, multobliĝo de la samaj familinomoj estis multaj. Ĉi tiu historio estas pri linio de Medrano el Filipinoj.

Hibridoj

Per tradicia antropologio, mi kaj miaj fratoj estus multrasa miksaĵo de Mongolojda, Kaŭkazojda, kaj Aŭstralojda rasoj. Mongolojdo estas de la Hanaj Ĉinoj. Kaŭkazojdo estas de la Hispanoj, Grekoj, Judoj, kaj Portugaloj. Ni estas ankaŭ parte Malajoj, la Filipinaj Indiĝenoj.

Malajoj estas konsiderataj kiel Sudaj Mongolojdoj. Antaŭlonge, la Sudaj Mongolojdoj ekspansiis en Sudorientan Azion, parte anstataŭigante kaj parte asimilante la indiĝenajn Aŭstralojdojn. Miaj prauloj vojaĝis longe tra la eonoj...

La Juda parto de ni restas mistero. Se niaj Judaj prauloj estis Sefardaj Judoj, do ili probable venis el la Ibera Duoninsulo, sed se ili estis Aŝkenaziaj Judoj, do ili probable venis el Orienta Eŭropo. Nia Juda linio plej antaŭnelonge venis el Grekujo kaj probable ekzistis miksado inter Judoj kaj indiĝenaj Grekoj.

Iam, Hispanujo estis lando de tri religioj: Islamo, Judismo, kaj Kristanismo. Do kiu scias? Ni probable havis Arabajn praulojn pratempe.

Genetiko kaj antropologio estas malsimplaj temoj. Estas eble pli facile diri, uzante tradiciajn antropologiajn fakvortojn, ke ni estas Kaŭkazojdaj kaj Mongolojdaj kune kun Aŭstralojda almikso. Alia vorto, kiu aplikas al ni, miksherede Eŭropaj kaj Aziaj, estas Eŭrazianoj.

La Patrina Liniaro

Kiel rekompencon pro sia granda servo sub la Hispanaj Imperio kaj Krono, mia prapraavo, la Hispana Kapitano Ramon Palacios akceptis bienon en la fora kolonio de Filipinoj. Ramon, aristokrato, forlasis el Hispanujo al sia nova hejmo iam en la 19a jarcento. Li ekloĝis en la regiono de Batangas kaj edziĝis kun indiĝena Filipinanino, Maria Aguirre. Ili havis filinon nomitan Concepcion 'Concha' Aguirre Palacios. Concha estis malalta je staturo kaj milda sinjorino. Ŝi edziniĝis kun Andres Talambiras, riĉa teksaĵa komercisto kaj pograndisto de vestoj por viroj. Li devenis de Ateno, Grekujo. Andres estis el familio de kvin infanoj. Liaj gepatroj, Dimitri Talambiras kaj Keratsu Stamelos, loĝis en Grekujo. Oni diras, ke la hejmurbeto estis Kimi sur la insulo de Eŭboeia (nun Evia) en Grekujo.

Bildo (sube) de Dimitri Talambiras, mia prapraavo:

Bildo (sube) de Andres Talambiras, mia praavo:

Bildo (sube) de mia praavino, Concepcion 'Concha' Aguirre Palacios,
kun ŝiaj du infanoj, Josefa 'Bebe' Palacios Talambiras kaj Ramon Palacios Talambiras:

Antaŭ la naskiĝo de sia filino Josefa Palacios Talambiras, Andres forlasis al Novjorko, Usono, kaj neniam revenos. Lia edzino, Concha, restis en Filipinoj. Ŝia tirana pli olda frato, Juan Aguirre Palacios, malhelpis ŝin foriri. La biletoj, kiujn Andres sendis por Concha kaj siaj du infanoj, Josefa kaj Ramon, interkaptiĝis de Juan kaj neniam estis donitaj al ili. Pliparto da la leteroj, kiujn Andres sendis al Concha, neniam atingis ŝin.

Andres reedziĝis en Usono, ĉi tiam al Judino. Ne estas certa la religio de Andres mem; oni diras, ke li estis Grek-ortodoksa, sed povintus esti Juda. Ĉu li estis Grek-Juda? Pli esplori estas necese pri tio. Lia religio estas ankoraŭ ne sciata.

Dume, en Filipinoj, Josefa kreskis sub la protekta ombrelo de sia riĉa patrino kaj alkutimiĝis al la kvieta paŝado de vivo. Josefa studis belartojn en Holy Ghost College, Romkatolika institucio.

Bildo (sube) de Josefa Palacios Talambiras ("Lola Bebe"), mia patrinlinia avino:

Bildo (sube) de letero al Josefa de ŝia patro Andres je la 21a de aŭgusto de 1939:

Josefa edziniĝis kun inteligenta kaj diligenta viro, Macario Aguilera Medrano. Li estis ĝenerala kuracisto kaj en sia tempo estis unu el la plisukcesuloj de la medicinaj ekzamenoj. Dum la Dua Mondmilito, li servis kiel kuracist-oficiro por la Filipina Armeo. Dum pli malfruaj jaroj, li praktikis akupunkturon kaj Orientan medicinon.

Pedro Medrano, la patro de Macario, estis bienposedanto, ĉevaltrejnisto, kaj konsilisto al la vilaĝa popolo. Florencia Aguilera, la patrino de Macario, estis bela kaj paca virino. Macario, kiu ne eĉ sciis la nomojn kaj originojn de siaj propraj geavoj, verŝajne havis kelkajn Ĉinajn praulojn, krom Filipinajn, kompreneble de sia fizika aspekto.

Bildo (sube) de Macario Aguilera Medrano ("Lolo Mac"), mia patrinlinia avo:

Josefa kaj Macario kreskigis kvar infanojn: Belinda, Bella, Edgardo, kaj Alberto. Belinda estis "Miss Luzon" de 1958 kaj estis kandidato por "Miss Philippines" en la sama jaro. Ŝi studis Komercan Administradon en la Universitato de Filipinoj. Ŝi fariĝis la unua virina bankadminstranto de unu el la plej grandaj bankoj en Sudorienta Azio, la Far East Bank. Post enmigrado en Kanadon en 1976, ŝi laboris por Royal Bank ĝis 1997, kiam ŝi fine emeritiĝis.

Bildo (sube) de mia patrino, Belinda Talambiras Medrano, "Miss Luzon" (1958):

La Patra Liniaro

En 1898, Hispanujo malvenkis kontraŭ Usono en milito. Filipinoj fariĝis sub Usona administrado. Ribeloj sekvis. Dum la Filipina-Usona Milito, Kapitano Mariano Medrano batalis sub Generalo Malvar. Malvar estis la lasta generalo, kiu kapitulacis al la Usonanoj. Kvankam la generalo cedis siajn armilojn, la brava Mariano daŭrigis defii la Usonanojn, sed mistere li malaperis. Lia filo, Victorino Medrano, penis trovi lin dum jaroj. Sensukcese en sia serĉo, li decidis kvietiĝi kaj edziĝi.

Je la 2a de aprilo de 1913, la juna paro, Victorino Medrano kaj Margarita Achico Aguirre, beniĝis kun sia unua infano, filo, nomita Francisco Aguirre Medrano. Victorino estis okupita viro tiam, laborante kiel civila inĝeniero por la registaro de la provinco Batangas en Filipinoj. Margarita estis nur 15-jaraĝa. La infano, Francisco, pliparte zorgiĝis de siaj patrinliniaj geavoj, Fernanda Venturina Achico kaj Alejandro Aguirre. Lim Dy Co, la patrino de Alejandro, estis Ĉinsanga. La patro de Fernanda havis familinomon Achico, kiu verŝajne estis Ĉindevena. Ĉi tiu familinomo estis origine "Chico", sed malfrue prefiksita de "A" ĉar "chico" estis koincide speco de frukto en Filipina lingvo.

Francisco kreskis kaj fariĝis tre aktiva, diligenta knabo. En lernejo, li superis ambaŭ akademie kaj atlete. Li dorlotis la klasikan proverbon, Menso sana en korpo sana. Krom esti granda oratoro, debatanto, kaj ĵurnalisto, li estis ankaŭ ĵudosperto, glavisto, paflertulo, amatora boksĉampiono, sperta naĝanto, tenisludisto, kaj eĉ superba pentristo kaj dancisto. Li estis ankaŭ mastro de arnis de mano (brokil), Filipina militarto. Li diplomiĝis kiel unu el la plej aklamataj studentoj el la Kolegio de San Beda de Manilo.

Bildo (sube) de Francisco Aguirre Medrano ("Daddy Pito"), mia patrolinia avo:

Francisco studis Juron en la Universitato de Filipinoj en Manilo. Tie, li enamiĝis kun Lydia Ramos Rillo, kiu studadis esti instruistino. Je la 24a de septembro de 1934, la amantoj forkuris kaj geedziĝis en la Justico kaj Paco de Manilo. La afero estis sen la konsento de la novedzinaj riĉaj gepatroj, Salvador Benigno Apacible Rillo kaj Nazaria Cudiamat Ramos. Parenteze, Tiangco kaj Inciong estis Ĉinaj familinomoj, kiuj aperas en la liniaro de Lydia. Unu el ŝiaj prauloj de la 18a jarcento, Pedro Bohai, estis de Portugalo.

Bildo (sube) de miaj gepraavoj, Nazaria Ramos kaj Salvador Rillo (1924):

Salvador estis kolektisto de la Oficejo de la Registara Interna Imposto kaj peza investanto de minaj akcioj. Li estis bone edukita kaj parolis la Hispanan, Anglan, kaj Tagalogan kun egala flueco. La patrino de Lydia, Nazaria, estis diligenta, volforta virino. Ŝi konatiĝis por esti avida kartludisto. La patro de Salvador, Santiago Rillo, estis militanto. Dum la malfrua 19a jarcento, kiel membro de la revoluciistoj de Kataastaasang Kagalanggalangang Katipunan (KKK), li batalis kontraŭ koruptaj Hispanaj estroj. Kavalireco fluis en la familio. Ankaŭ Santiago estis unu el la subskribantoj de la Konstitucio de Malolos, deklarita je la 21a de januaro de 1899. Tiu konstitucio fondis la mallongdaŭran sendependan respublikon sub Prezidento Emilio Aguinaldo inter Hispanaj administrantoj kaj la novaj Usonaj invadantoj.

Bildo (sube) de Lydia Ramos Rillo ("Mommy Lydia"), mia patrolinia avino (1964):

Post edziniĝo, Lydia diplomiĝis kaj pro sia eksterordinara sperto de la Angla, ŝi baldaŭ fariĝis la fiera estrino de la Anglalingva Departemento de la alte respektinda Liceo de Batangas. Dume, la edzo Francisco laboris kiel publika servisto en Manilo. Li diplomiĝis kaj atingis Leĝan Diplomon en 1941. Malbonŝance, li ne povis preni siajn oficialajn ekzamenojn ĉar en la sama jaro estis la aŭroro de la Dua Mondmilito.

La Japanaj militantoj misordigis kaj okupis la insulojn. La Usonaj kaj Filipinaj militantoj malvenkis ĉe Bataan. Francisco abortis tute siajn planojn. Por protekti sian familion, li translokigis ilin en la izolajn ĝangalojn. De patriotismo energiiĝis Francisco. Galante, li formis subgrundan gerilan movadon kun si mem kiel kolonelo. La Japanoj deklaris lin serĉata ribelanto.

Koincide, ankaŭ la bopatro de Francisco, Salvador, partoprenis en alia resista movado, en kiu li estis ankaŭ kolonelo. Malbonŝance, la Japanoj kaptis lin. Li estis brutale torturita kaj batita per metala tubo, rezultante en parta kaveto sur sia kranio. Li estis kaptito en Fuorto Santiago ĝis la Usona Liberigo.

Dum la daŭro de la milito, la Japanoj postenigis Filipinan prezidenton, José P. Laurel, Sr., kiu konfidis al Francisco la postenon de prezidenta helpanto. Tragike, la Japana spiona organizo, la Kempitai, identigis Francisco-n unu tagon per informanto. Li estis arestita. Li ligiĝis al la grundo kaj rostis sub la tropika suno inter aliaj kaptitoj. La Prezidento rezonis kun la Japanoj kaj ili bonŝance ŝparis la vivon de Francisco.

Kiam la Usonanoj venis por la Liberigo, sentima Francisco rekuniĝis kun siaj bravaj soldatoj por helpi nuligi la invadantojn. La tutan tempon, liaj edzino kaj familio perdis kontakton kun li kaj pensis, ke li estis jam morta. Post longa serĉado de Lydia, estis pruvite male.

Post la milito, la politika vivo de Francisco daŭris. Li estis kandidato por la gubernatoro de la provinco Batangas. Li fariĝis Provinca Sekretario. En 1946, li helpis oldan amikon, Manuel Roxas, kampanji kaj venki prezidentecon. La nova Prezidento postenigis lin Ĝenerala Administranto de la National Development Company. Francisco organizis la Civilajn Gardantojn por gardi pacon kaj ordon. Do triumfe en 1948, li batalis kontraŭ komunista kamparana ribelado de la Hukbalahap, gerila movado.

En 1949 post la fatala koratako de Prezidento Roxas, elekto okazis. Francisco fariĝis ĉefa sekureca oficiro por la eks-prezidento José P. Laurel, kiu kampanjadis por prezidenteco kontraŭ alia kandidato Elpidio Quirino. Quirino sukcesis prezidentiĝi. Francisco koleriĝis kaj reaktivigis siajn gerilojn por armita revolucio. Li diris per manifesto al la registaro kaj la Filipina popolo:

"Mi alvokas al ĉiuj liberecamantoj unuiĝi kaj batali por la ĵusaj aferoj, kiujn niaj prauloj batalis por liberiĝi de Hispana dominado, kaj por la memoro de tiuj nekonataj soldatoj, kiuj mortis sur la batalkamparoj de Bataan kaj Corregidor por konservi niajn demokratajn instituciojn por nia posteularo."

La militantoj de Generalo Medrano baldaŭ presiĝis de ĉiuj flankoj kaj lia familio serĉiĝis de malamikoj tra marĉo kaj ĝangalo. La situacio kriziĝis. Post 45 tagoj de batalado, Generalo Medrano, kies adeptoj malvigliĝis kaj laciĝis, akceptis amnestion je siaj propraj kondiĉoj kaj militpaŭzo okazis. Tiel la frustrita Francisco venis al la luksa Palaco de Malacañang kaj renkontis tie je Prezidento Quirino persone.

Post la militpaŭzo, Generalo Medrano reposteniĝis kiel la ĉefo de la administra departemento de la National Development Company. Post kelkaj jaroj, Francisco sukcesis kampanji por Prezidento Garcia. Li fariĝis ankaŭ Ĉefo de Importa Centra Komisio, Ĝenerala Adminstranto de la Manila Havena Servo, kaj Vicprezidento de la Internacia Asocio por Havenaj Administrantoj. Post kelkaj jaroj de politika servado kaj oferado por sia lando, li emeritiĝis pace en 1963 por partopreni en privata komerco, kiu inkluzivis tradiciajn metiojn por eksporto. Li kaj Lydia translokiĝis al Kalifornio, Usono, en la 1980aj jaroj. Li mortis la 21an de februaro de 1987.

Francisco kaj Lydia havis kvar infanojn: Virginia, Mila, Frank, kaj Viveca. Frank kreskis en Batangas sub siaj gepraavoj, Fernanda Venturina Achico kaj Alejandro Aguirre, por la unuaj tri jaroj pro la malsano de sia patrino. La edukado de Frank konstante disrompiĝis pro militoj kaj la riskaj politikoj de lia patro. Liaj patrino kaj fratinoj instruis lin dum kaŝi en la ĝangaloj. Je delikata aĝo, li havis aventura vivo kaj spertis la tragediojn de milito. Li liceis en Manilo ĉe Romkatolika privata lernejo, San Beda. La vera ambicio de Frank estis fariĝi piloto, sed sub la gvido de lia patro, li prenis preparan juron kiel kurson. Liaj veraj talentoj estis muziki kaj kanti. Li grade neglektis siajn studojn ĉar li decidis labori. Baldaŭ, li englutiĝis en la komerca mondo, okupante altajn postenojn en variaj kompanioj pri malpeza ŝtalo, teksaĵoj, kaj agrikulturo. Li estis helpanta administranto de la Usonposedita California Manufacturing, Inc., kaj poste de ĝia venda flanko, California Sales Corporation, kiun li komencis. Li komencis je ankaŭ Monterey Farms, Inc., la multmiliardpesa agrikultura komerco pli malfrue posedita de Bierfarejo San Miguel. Li estis asistanto al vicprezidento de financo de Synthetic Textile Manufactures, Inc., kaj estis ankaŭ la helpanta ĝenerala administranto de Filipinas Electro-Industrial Corporation.

Bildo (sube) de miaj gepatroj, Belinda Medrano kaj Frank Medrano (1958):

Frank kaj Belinda Medrano geedziĝis je la 7a de septembro de 1958 en luksa ceremonio en la Kirko Sankta Aŭgustino en Manilo. En 1968, Frank diplomiĝis kun licenco en Komerco kun Administrado kiel domina kurso. Belinda kaj Frank havis tri infanojn: Fernando Gerardo Medrano, Viktor Emmanuel Medrano, kaj Paolo Franco Medrano. La tuta familio enmigris en Kanadon en 1976. Post kelkaj jaroj, Frank kaj Belinda konvertiĝis el la Romkatolika religio al Protestanta religio sub la gvido de Filipinaj eksterpatrujuloj de la sekto Baptista.

Dum fruaj jaroj en Kanado, Frank partoprenis en komercoj de importitaj metioj kaj variaj manĝaĵoj. Li estis la vendadminstranto por Usono en Usonposedita manĝaĵa kompanio bazita en Brita Kolumbio. Lia teritorio ampleksis la tutan okcidentan marbordo de Usono kaj Havajo. Dum siaj malfruaj jaroj en Kanado, preparante por emeritiĝi, Frank studis komputilajn aplikojn kaj administris laboratorion por studentoj, kiuj studis la Anglan kiel duan lingvon.

Fernando, filo de Frank kaj Belinda, edziĝis kun Lucinda Atwood, Angledevena, en sekulara ceremonio en sia hejmo je la 4a de majo de 1997. En la jaro 1998, ilia filino, Tria Josefa Lucinda Jill Atwood Medrano, naskiĝis. En la jaro 2000, ilia filino, Calla Belinda Lydia May Atwood Medrano, naskiĝis.

Kelkaj Notoj

  • En la Filipina nomkutimo, la formato de plena nomo estas ĝenerale:
    {unua persona nomo} {mezaj nomoj se ekzistas} {patrina familinomo} {patra familinomo}. Ekzemple, la patro de Belinda Talambiras Medrano estas Macario Aguilera Medrano kaj ŝia patrino estas Josefa Palacios Talambiras; Belinda akiris "Talambiras"-on de la patrino kaj "Medrano"-n de la patro.
  • Pro Usona influo, ĝenerale Filipinanoj ne uzas supersignojn en siaj nomoj. Ekzemple, la nomo Concepción skribiĝas ĵus Concepcion. Tion faras ĉi tiu artikolo.
  • "Lolo" signifas avon en la Filipina. Kaj "lola" signifas avinon. Ekzemple, "Lola Bebe" estas Avinjo Bebe.
  • Danke al ĉiuj, kiuj donis dokumentojn kaj aliajn informojn, speciale al mia avino Lydia Medrano naske Rillo kaj al Vivian Cruz naske Talambiras (filino de Ramon Palacios Talambiras).

Kopirajto © 2002-2008
Victor E. Medrano