
Viktor Medrano (vmed@hotmail.com)
"La simpleco en la homo venas de la simpleco en la naturo. En la ĉanojo [teoismo] ĝi estas nomata ŭabio (侘び [wabi]). Ŭabio estas la vivo de severa povro - evito de ĉio, kio estas riĉa, pompa kaj hadea...; ĝi venas de la homa naturo, kiu ne toleras daŭre ion tro luksan, dramecan aŭ hiperbolan. En ĝi oni trovas aŭ kreas la belecon, nomatan sabio (寂び [sabi]). Sabio estas la beleco kovrita aŭ kaŝita, ne brila sed modesta, ne patosa sed patina; ĝi estas lasita en sekreto..." (paĝo 36)
"Ŭabio estas pli spirita ol materia. Se en ĝi iu sentas mankon aŭ grumblas pri io, li ne estas ŭabiulo, sed malriĉulo, laŭvorte - mizera. Ŭabio estas la stato de absoluta spirita povro, en kiu, havante nenion, posedas ĉion. En ĝi oni vivas 'malriĉaj en spirito', sed havas 'vivon abunde' - laŭ la estetika aŭ poezia senco de la esprimoj. La ĉanojo de ŭabio aŭ sabio - same kiel hajko - estas modesta provo trovi kaj ĝui ion belan kaj indan en la plej ordinaraj aferoj de la ĉiutaga vivo." (paĝo 37)
"La vortoj 'ŭabio' kaj 'sabio' estis unue uzataj en la poezia (utaa) literaturo, poste en la hajko kaj en la ĉanojo. Pro manko de taŭgaj vortoj en la eŭropaj lingvoj sabio estas tradukata per 'rafinita simpleco' kaj similaj. Tia ĝi estas, sed kun la nuancoj supre aluditaj. Estas notinde, ke se la gusto de sabio esprimiĝas en koloro aŭ en desegno (de vestaĵo, ekzemple), oni nomas ĝin ŝibua ... Ŭabio ofte estas tradukata per 'soleco' kaj similaj, sed tia ĝi ne estas, ĉar 'soleco' estas unu stato de la egoo, en kiu la homo ne povas ami, nek povas esti amata; ne povas servi, nek povas esti servata de aliaj. Oni scias, ke la ŭabiaj teoistoj aŭ hajkistoj - same kiel tiuj, kiuj ne havis, 'kie kuŝigi sian kapon'- ĝenerale havis multajn disciplojn, adeptojn kaj amikojn, kiujn ili amis kaj reciproke..." (paĝo 38)
de Enciklopedieto Japana (1964) de Tazuo Nakamura
Ŭabio-Sabio
La bruna skatolo supre ekzempligas ŭabio-sabion. La vortoj de Tazuo Nakamura sekvas...
侘び寂び
Wabi-Sabi