Meksiko de Viktoro

Viktoro Medrano

Tiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Kankuno en Meksiko dum du semajnoj en Septembro de la jaro 1992. Mi vojaĝas kune kun mia amiko kaj kunlaboristo Franko Gee, kiu estas Ĉina Okcidentulo. Estas mia unua vojaĝo al Meksiko.

Ni prenas la flugmaŝinon el Vankuvero en Kanado kaj haltas en Kalgario en la provinco Alberto. Poste, ni flugas al la flughaveno en Kankuno, Meksiko.

Ĉe la Kankuna flughaveno, la buso de la Klubo Med atendas nin. Ni prenas la buson al la Klubo Med, granda ludejo kaj vizitejo. Mi sentas la aeron pli humida kaj varma.

La ĉambro estas Opera 15 apud la blanksabla marbordo, kie estas iomete roka tie. La palmoj estas ĉieaj. La ĝardenistoj estas malaltaj ge-Meksikanoj, kiuj aspektas indiĝenaj, eble de Majaa sango. Kelkaj Meksikanoj diras, ke ni du estas Meksikanoj, sed eble ili scias, ke ni estas Azianoj. Plejparte da vizitantoj estas junaj blankaj Eŭropanoj kaj Usonanoj. Kelke da vizitantoj estas mezaĝuloj. Malmulte da vizitantoj estas Azianoj ĉar eble aliaj el ili estas en aliaj hoteloj. La Klubo Med estas Eŭropa firmao kun internacia stabo.

La Klubo Med troviĝas en la Hotelzono, kie multaj hoteloj enlinie staras laŭ la ĉefa vojo. La apuda hotelo estas rozkolora. Estas kelkaj pajltegmentaj kabanoj sur la marbordo, kiujn la Meksikanoj nomas "palapas".

La manĝoj matenaj, tagaj, kaj vesperaj estas grandaj bufedoj, en kiuj unufoje mi provas ranajn krurojn. La manĝaĵoj estas tre variaj kaj ravaj. Mi plenigas mian stomakon maksimume. Dum unu manĝo, ni sidas kun mezaĝa blanka policano el Novjorkurbo. Li sonas melankolia pro laboro eble. Estas bone, ke li elektas iri al Meksiko.

Ĉiutage estas sportoj por ni. Ni provas veli, sed la boato kelkfoje falas. Ni provas marplonĝi kun skuboaparato. Estas timige. Ni altrapide akvoskias apud marĉejo kun krokodiloj. Mi perdas unu lenson el mia paro da kontaktlensoj. Ni provas ankaŭ ventsurfadon. Mi kaj la surftabulo iras tro for de la marbordo, ke la sunbrunigita Izraela instruisto devas tiregi min revenante al la sekura zono per motorboato. El la sportoj, mia preferata estas snorkeli kaj do mi povas vidi la biologion en la akvo, la buntajn fiŝojn, koralojn, kaj plantojn. La sablo ĉe la sportzono estas pulvora kaj blanka, ne roka. La Karibea akvo estas lazura kaj varma por bani.

Ni vidas kaj salutas blankan mezaĝan Kanadaninon, tute solan, kiu faras nenion ĉiutage, sed legi libron sur la sablo. Estas bone por ŝi.

Dum ni marŝas laŭ la marbordo hotelon al hotelo, ni vidas neston da keloniaj ovoj elkoviĝi en la sablo. La keloniidoj iras al la akvo.

Estas multaj grandaj igvanoj sur rokaj lokoj. Mi fotas ilin.

Ni partoprenas ekskursojn ekster la Klubo Med. La 14an de Septembro, ni ekskursas al Tulumo, Majaa templosituo. Ĝi staras sur alta klifo apud la marbordo, ŝajnante ekstermonda. Ni vizitas aliajn ruinojn laŭ la marbordo.

Poste, ni iras al Xel-Ha (Ŝel-Ha), korala naĝejo, kie ni snorkelas. Estas buntaj fiŝoj. La akvo varmas.

La 15an de Septembro, ni vizitas la urbon de Kankuno, la "Poto da Serpentoj" en la Majaa lingvo. Ni iras al moderna butikaro. Ni vizitas la bazarojn ekstere. Mi aĉetas tradician kovrilon multekoste por donaco al mia patrino kaj mi aĉetas skulptojn kaj aliajn objektojn por mi. La komizoj estas agresemaj. Unu el ili, mestizo, minacas min, dirante, "Mi mortigu vin se vi aĉetos el alia". Mi ne scias ĉu li estas serioza aŭ humura.

Antaŭ unu ekskurso, kiam oni eniras buson, Eŭropa multlingva gvidantino aŭdas onian nomon. Mi diras je "Med-ra-no" kaj ŝi ripetas mian nomon per la ĝusta Hispana prononco de "Me-dra-no". Estas iom strange.

Dum la Tago de la Ekvinokso, ni prenas etan flugmaŝinon al Ĉiĉen-Itza, la fama loko de antikva Majaa piramido en la centro de la tropika ĝangalo. Estas la Piramido de la Kukulkano. Ekzistas ankaŭ antikva observatorio. Aliloke, ekzistas konstruaĵo, kiu nomiĝas "La Monaĥinejo" ĉar, laŭ pratempaj Hispanoj, ĝiaj multaj ĉambretoj similas al monaĥinejo.

Oni supozas, ke tiun tagon ombro de serpento irus suben laŭ la ŝtuparo de la Piramido de la Kukulkano. Sed tiun tagon estas nube kaj la ĉielo estas griza. La Kukulkano estas la Birdserpenta Dio.

Ĉirkaŭ la situo, mi aŭdas surbendigitajn eksplikojn laŭte per la Hispana kaj la Majaa. Nia turisma gvidanto estas Majao kaj persone eksplikas per la Angla pri la ĉirkaŭaĵojn. En muzeo, mi aĉetas feltan afiŝon kun Majaaj glifoj pri mia naskiĝdato je la Majaa kalendaro. La glifojn komputilo skribas.

Ĉe la Klubo Med, la noktoj estas festoj. Oni dancu kaj ludu. Estas organizitaj ludoj, kiujn hotelaj ludestroj kuraĝigas al vizitantoj partopreni. Mi ne ŝatas unuafoje, sed pli malfrue partoprenas.

Dumnokte, mi preferas marŝi laŭ la marbordo sub la nigra ĉielo, aŭdante la molajn ondetojn de la maro, kiam estas preskaŭ neniu ekstere. Estas stranga alimonda sento.

Mi renkontas virinojn. Unu el ili estas multlingva blonda Svisgermanino, kiu ŝatas dumnokte danci sur la sabloj, kaj la alia estas svelta Japanino, kiu ŝatas rideti. Franko estas tro timema pri tiaj aferoj.

Kiel memoraĵojn, mi aĉetas librojn el la kluba vendejo. Estas Majaa Gramatiko de Alfred M. Tozzer kaj Skiza Vortaro de Majaaj Glifoj de William Gates. Apud la sabloj, Usonano vidas min legantan la librojn kaj diras, ke "kia profunda" mi estas.

Kopirajto © 2007 de Victor Medrano