Hejmen    Esperanto

La Majaa Mondo Klasika

fare de Viktor Medrano

Ekzistis la Majaa mondo Klasika dum pli ol mil jaroj de 200 a.K. ĝis 900 p.K. en la verdaj malaltejoj tropikaj de Centrameriko. Kio iĝis la Majaoj? Eĉ hodiaŭ, oni vidas la grandajn piramidojn kaj konstruaĵojn kiel pruvojn de iliaj altnivelaj sciencoj kaj artoj. Eĉ hodiaŭ, milionoj da la Majaoj ankoraŭ parolas lingvojn indiĝenajn, kiuj descendas el la du lingvoj antikvaj de la misteraj tekstoj hieroglifaj: la Jukateka kaj la Ĉola. Paroliĝis la Jukateka ĉe la triono norda kaj ĉe la bordo orienta de la duoninsulo Jukatana. Paroliĝis la Ĉola ĉe la bazo de la malaltejoj sudaj de Palenkeo okcidente al Kopano oriente. Okupis ambaŭ grupoj, la Jukatekoj kaj la Ĉoloj, la areon inter tiuj du subregionoj. La popolo de la areo meza estis dulingvanoj. La du lingvoj estis tiel similaj en vortstoko kaj gramatiko kiel la rilato inter la Hispana kaj la Itala hodiaŭ. Faciligis tiu ĉi simpliĝo lingva la kreadon de la granda civilizacio regiona de la Majaoj. Ampleksis ili proksimume 50 ŝtatojn sendependentajn. Faciligis la unuformeco lingva la interŝanĝojn komercajn kaj kulturajn inter la multaj regnoj, kiuj, kvankam konkuregaj kiel antikvaj urbŝtatoj Grekaj, prezentis etnan identecon unuiĝintan al la eksterlandanoj, speciale tiuj kiuj parolis aliajn lingvojn.

(Fonto: Schele, Linda, kaj Freidel, David. A Forest of Kings. Nov-Jorko: William Morrow and Company, Inc., 1990.)

La Majaa Nombrosistemo

La Majaa nombrosistemo estas 20-baza ĉar nombris la antikvaj Majaoj per la 10 fingroj kaj la 10 piedfingroj. (Sube, la apostrofo estas la glotŝtopo kaj la litero x sonas kiel ŝ.)

10-baza 20-baza Majaa Esperanto
1 1 hun unu
2 2 ka du
3 3 ox tri
4 4 kan kvar
5 5 ho' kvin
6 6 uak ses
7 7 u'k sep
8 8 uaxak ok
9 9 bolon naŭ
10 A lahun dek
11 B buluk dek unu
12 C lahka' dek du
13 D oxlahun dek tri
14 E kanlahun dek kvar
15 F holahun dek kvin
16 G oaklahun dek ses
17 H u'klahun dek sep
18 I uaxaklahun dek ok
19 J bolonlahun dek naŭ
20 10 hunkal dudek

(Fonto: Litzinger, William J., kaj Bruce, Robert D. Maya T'an Spoken Maya. Meksiko: Ediciones Euroamericanas, 1997.)

100 = 110
101 = 1010
102 = 10010
103 = 100010

200 = 110 = 120
201 = 2010 = 1020
202 = 40010 = 10020
203 = 800010 = 100020

196910 = 4I920