
Krepuska Zonode Viktor MedranoBanana FolioŜajnas, ke ne komprenas multaj homoj pri mestiza kulturo kiel pri la kulturo Filipina, kiu ŝirmas en la Krepuska Zono inter Azio kaj Latinameriko. La Filipinanoj manĝas je longaniza (kolbaso porka), tamales (pistita viando kovrita en farunpasto kaj formita en kvadrato kaj envolvita en folio banana), leche flan (flano), kaj aliaj manĝaĵoj de la kulturo Hispanamerika. Ankaŭ, la Filipinanoj manĝas je pansít (nudeloj), lumpiá (printempa rulaĵo), siopao (vaporkuirita pano kun viando en la mezo), puto (vaporkuirita kuko), kaj aliaj manĝaĵoj de la kulturo de la ĉeftereno Azia. Krome, ili manĝas la indiĝenajn manĝaĵojn insularajn kiel je dinuguán (porksanga stufaĵo nigra), sapín-sapín (multekolora rizkuko gluteneca tavolita), ube (purpura ignampasto dolĉeta), kaj nata de coco (travidebla mikrobcelulozo tranĉita en kuboj kaj bananta en dolĉa siropo). Super la Malaja subtavolo kultura, la pasinteco de Filipinoj ampleksis antikvajn interŝanĝojn komercajn kaj genetikajn kun la Imperioj Ĉina kaj Hispana. Pri la religio, pliparte da la Filipinanoj estas Katolikoj (85%), kelkaj estas Protestantoj (10%), kaj kelkaj estas Islamanoj (5%). Iliaj najbaroj estas Budhanoj norden kaj Islamanoj suden. Tiu ĉi amalgamo de influoj igas la Filipinanojn unikaj. Tiu ĉi malsimplaĵo estas malfacila por komprenigi homojn, kies perceptoj pri popolo estas "nigra kaj blanka", sed neniu "griza" en la mezo.
Elvis aŭ JulioŜajne la gepatra lando estas tre diversa. Memoras mi pri mia vojaĝo al la Insulo de Cebuo kaj ŝajnas ĝi kiel malsama nacio ol Luzono. Ĉe tiu insulo, ne parolas la Cebuanoj inter si la Tagalogan (la Filipinan), sed la lokan lingvon, la Cebuan. Sed al aliaj etnoj Filipinaj, parolas la Cebuanoj la Filipinan ĉar ili lernis ĝin en la lernejo. Ekzistas multaj aliaj lingvoj lokaj. Por pliparte da la Filipinanoj, la Tagaloga estas la dua lingvo. Kelkfoje fantazias mi, ke se la Hispanoj daŭre administris pli longe, do nun la lingvo norma de la tuta insularo estus la Hispana kaj nun probable ekzistus pli da unueco super kaj sub la nacia nivelo. Ŝajnas, ke pliparte da la Filipinanoj sentas, ke la Hispana estas malpli "fremda" ol la Angla. Probable, la kialo estas, ke la sonsistemo de la Hispana estas pli simpla, estante pli taŭga kiel apoglingvo kun la lokaj lingvoj diversaj, kies sonsistemoj havas malmultajn konsonantojn kaj nur kvin vokalojn. Kompare, havas la Filipina 21 fonemojn, havas la Hispana 22-24 fonemojn, kaj havas la Angla proksimume 40 fonemojn, kiuj igas la prononcon malfacila. Krome, pro la fuŝa ortografio de la Angla kaj ĝia gramatiko labirinta, tiu lingvo estas malfacila por lerni. Do, kelkfoje ĝi estas ilo elitisma kontraŭ la malpli edukitaj. Tamen reale nun, la Filipina estas la nacia lingvo de la insularo. Malgraŭ tio, subtenas kelkaj la Anglan por interetna kaj interinsula komunikado. Sed, oni scivolas ĉu ili pensas pri la taŭgeco de tiu lingvo je la buŝoj de la anoj de 7100 insuloj. Ĉu kantas Elvis Presley, aŭ Julio Iglesias? Kopirajto © 1999-2005 |