
Indonezio de ViktoroViktoro MedranoTiu ĉi rakonto estas pri mia vojaĝo al Bali-insulo en Indonezio dum tri semajnoj en Februaro kaj Marto de la jaro 1999. Mi vojaĝas tute sole. Estas mia unua vojaĝo al Indonezio. Mi prenas flugmaŝinon el Vankuvero en Kanado al Singapuro. Singapuron, kiu estas ĝardena kosmopolita urbo kun bonaj manĝaĵoj, mi admiras dum tri tagoj. La trinkaĵo rozlakto, kiu ĉi tie nomiĝas "bandung", tre plaĉas al mi. La Malajziaj desertoj, kiel glaciaj ŝiraĵoj kun faboj aŭ kun durianfrukto aŭ kun ruĝaj-verdaj rizpastaj gutetoj, tre plaĉas al mi. Ankaŭ la rava Malajzia spicita supo plaĉas al mi. Ankaŭ la kareaj loligoj en varmega metala poto kun blanka rizo estas ravaj. La hotelĉambra televido amuzas min. Mi ŝatas multlingvan Singapuron. Poste, mi flugas al Bali-insulo en Indonezio. El la Balia flughaveno, mi taksias al mia hotelo, Holiday Inn Balihai, apud Tuban-plaĝo en la vilaĝo de Kuta, kiu troviĝas en la suda parto de la insulo. La plaĝo tie ĉi estas bona, sed ne estas tiel bona kiel en la vilaĝo de Nusa Dua, kiu troviĝas pli sude ol Kuta. La indiĝena lingvo sur Balio estas la Balia, kiu estas Aŭstronezia lingvo kiel la Indonezia, la nacia lingvo. Ankaŭ mia gepatra lingvo, la Tagaloga aŭ la Filipina, estas Aŭstronezia lingvo. Ankaŭ la Havaja kaj la Samoa estas Aŭstroneziaj lingvoj. La Indonezia tre similas al la Malajzia, ankaŭ kiu estas Aŭstronezia lingvo. Ĉiuj Balianoj lernas la Indonezian en lernejo. Aliaj Indonezianoj el aliaj insuloj venas al Balio por vivi, tiel ke la Indonezia lingvo gravas por interkomuniki. Aldonendas, ke ĉar ĉi tiu insulo estas turisma loko, la loka eduksistemo apogas la lernadon de la Angla. Mi aŭdas ĉi tie Balianoj, kiuj parolas ankaŭ la Japanan. Multaj Aŭstralianoj kaj Japanoj vizitas Balion. Ĉe mia hotelo, ĉiutage mi manĝas preskaŭ tute sole en la hotelrestoracio. Mia preferata estas la ĉumi-ĉumi-o, kiu estas kareaj loligoj en varmega argila poto kun blanka rizo. Unuokaze post manĝo, mi petas la fakturon Anglalingve per "bill" kaj la Indonezia kelnero demandas min ĉu mi volas bieron (Angle "beer" kaj Indonezie "bir"). Unuafoje, mi ne scias ĉu mi devas aldoni trinkmonon post la prezo aŭ ĝi inkluzivas. Mi demandas Franclingve alian turiston, mezaĝan Francon, pri tio kaj li diras al mi, ke estas ne devige. La prezo estas inkluziva. Mi timas embarason. Mi pasigas la tempon apud la naĝejo kaj la plaĝo. Ĉi tie oni povas mendi freŝan kokoson en la verda ŝelo. Tion mi faras fojfoje, sed malfeliĉe ili havas malmulton da blanka karno. Mi renkontas junan trinkservanton, kiu nomiĝas Made Budi Artawan, kiu parolas la Anglan relative bone. Pli malfrue, li enkondukas min al la vilaĝo de Kuta ekster la hotelo. Li diras al mi, ke aliaj hotelvizitantoj donis al li muzikdiskojn kaj aliajn objektojn. Ni iras al moderna butikaro. Mi iras al la librovendejo kaj serĉas libron pri la Balia lingvo, sed estas nenio. Preskaŭ ĉiuj libroj estas en la Indonezia. (Ekzistas kelkaj Anglalingvaj libroj por turistoj.) Tiam ĉi, mi interesiĝas multe pri la Balia ĉar ĝi havas ekzotikan antikvan alfabeton, sed mi malpli interesiĝas pri la Indonezia ĉar ĝi skribiĝas per la Roma alfabeto. Tamen, kiam mi revenos al Kanado, mi ekbruligos mian intereson pri la Indonezia. Revenante al la hotelo, Budi kaj mi vidas fruktvendejon kun oldulino, kiu vendas la fruktojn "salak" aŭ serpentfruktojn. Ili tiel nomiĝas ĉar ili havas haŭton kiel skvaman brunan serpenton. Mi aĉetas unu sakon da ili. Dum la mona interŝanĝo, mi iom nervoziĝas kaj pensas, ke io estas miskalkulita. Sed eble mi malpravas. Mi ne alkutimiĝas al la Indonezia mono. Poste, ni iras al trinkejo kaj mi havas avokadan trinkon. Budi avertas min pri la alta kolesterolnivelo de la avokado. Poste, mi revenas al la hotelo. Kaj Budi revenas hejmen. Li diras al mi, ke kiam mi revenos al Balio, mi kunportu mian amikinon. Ĉe la hotelo, mi malstreĉas min. La hotelĉambra televido montras multlingvajn fremdajn programojn por la gastoj. Mi fojfoje uzas Interretbutikon en la vilaĝa butikaro. Pli malfrue, la Interretbutiko de mia hotelo establiĝas. Tie ĉi, mi renkontas mezaĝan Indonezian komizon, komputiliston, kiu volas, ke mi kontaktu lin kiam mi revenos al Kanado pri ebla okupado kaj migrado por li. Mi kompatas. Iuj tagoj ĉirkaŭ la hotelo, kelkaj Indonezianoj ĉasas min pro vendi lignajn varojn, kiel primitivajn statuojn de indiĝenaj homoj. Kelkaj el ili estas junaj, eble dekkelkjaraĝaj. Fojfoje, ili kriegas je "Kanado! Kanado!" al mi ĉar mi antaŭe prezentis min, kiel Kanadanon. Unu el ili havas ruĝan-blondan hararon, sed brunan haŭton. Mi scias, ke tiu kondiĉo estas natura inter kelkaj Malajo-Polinezianoj. Kelkaj gevendistoj estas mezaĝaj virinoj, kiuj estas tre agresemaj pri vendi kaj finfine konvinkas min aĉeti la brunajn statuojn, kiuj eble estas magiaj. Ĉe la plaĝo dum stranga horo, iu junulo konvinkas min aĉeti oleopentraĵojn, kiujn mi ne tro ŝatas ĉar ili estas de la Okcidenta stilo. Tamen, mi kompatas. En la hotelvendejo, mi traserĉas la varojn. La Indonezia komizino parolas al mi pri religio, specife pri Budaismo. Ŝi konvinkas min aĉeti tablomatojn por donaco al mia patrino, kiu antaŭpetis ilin de mi. Pli malfrue, en la vilaĝa bazaro, mi trovas pli belajn similaĵojn malpli kostajn. En la bazaro, mi aĉetas primitivajn pistilon kaj pistujeton por donaco al mia najbaro, mia frato, kiu antaŭpetis ilin de mi. Por mia unujaraĝa nevino, mi aĉetas brilkoloran batikan kostumon. Mi aĉetas aliajn objektojn por miaj aliaj familianoj en Kanado kaj magian statuon por mia Ĉina intelekta amiko Donaldo en Kanado. Mi aĉetas metalan sonorilon kaj aliajn memoraĵojn por mi mem. Mi partoprenas ekskursojn al aliaj lokoj sur Balio. Mi vizitas la Balian Birdan Parkon, kiu havas multajn birdojn kaj aliajn bestojn, kiel reptiliojn. Mi fotas florojn, kiuj nomiĝas "Birdoj de Paradizo". Ili estas plejparte brilruĝaj kun flavaj partoj. Mi rigardas la sunsubiron apud Tanah Lot, antikva Hindua templo sur insuleto tre proksime de la plaĝo. Tie ĉi, junulo, kiu nomiĝas Wayan kaj vendas poŝtkartojn, ŝatas amikiĝi kun fremduloj, kiel kun mi. Poste, mi piedvagas tra la grandioza Hindua templosituo de Besakih sub pluvo. Besakih troviĝas sur alta grundo. Ĉe la norda parto de la insulo, mi vizitas la plaĝon de Lovina, kie la sabloj estas nigraj pro vulkanismo. Mi iras al la arta vilaĝo Ubud, kie ekzistas bazaro plena da indiĝenaj artoj. La vojoj, kiujn la buso trairas kaj zigzagetas, estas montaraj, kio fojfoje naŭzigas min. Mi vidas terasajn rizkampojn ĉie. Mi vidas belajn virinojn portantajn objektojn sur siaj kapoj. Eble la objektoj estas korboj aŭ potoj aŭ aliaj. Mi rigardas tradiciajn dancojn en teatro. Mi vidas multajn bestojn, kiel timigajn vespertojn kaj petolajn simiojn. Mi decidas, ke kiam mi revenos al Balio, mi loĝos en la vilaĝo Ubud kaj troviĝos inter artistoj. Kopirajto © 2007 de Victor Medrano |