Kiu Herbo Ne Flavas?

Esperantigita de Viktor Medrano

el Shi Jing aŭ la Libro de Kantoj

  1. Kiu herbo ne flavas?
  2. Kiun tagon, ne marŝi?
  3. Kiu homo ne varbita
  4. gardas la kvar direktojn?
  5. Kiu herbo ne nigras?
  6. Kiu homo ne malsanas?
  7. Ve! Ni varbitaj viroj:
  8. ĉu solaj, ne homaj?
  9. Ne bovoj, ne tigroj
  10. moviĝas en tiu spaca sovaĝejo.
  11. Ve! Ni varbitaj viroj:
  12. matenon, vesperon, neniu plezuro.
  13. Estas tiuj molharaj vulpoj
  14. kiuj moviĝas tra malhelaj herboj.
  15. Estas latskatolaj ĉaroj
  16. kiuj iras laŭ nia vojo.