Antikva Filipina Religio

Hejmen / Esperanto

fare de Viktor Medrano

Esperanto

Antikva Filipina Religio

La Filipina prareligio estis esence politeisma kaj animisma.

Tra la 9a al 15a jarcentoj, per Arabaj komercistoj kaj misiistoj, la religio Islama disvastiĝis en la insularo Filipina. La plej forta influo estis en Mindanao, la plej suda regiono. Kiam venis la Hispanoj Katolikaj en la 16a jarcento, la Islama influo en la plej norda regiono, Luzono, estis embria; nur familioj elitaj konvertiĝis al la Islamo, religio monoteisma. Plejparte da la indiĝenoj en la Tagaloga regiono de Luzono ankoraŭ adoris la pli malnovan religion politeisman. En ilia religio, la plej forta dio estis Abba aŭ Bathala, la kreanto de ĉio; tiu ĉi dio vivis en la tre malproksima loko de spaco eterna, kiu nomiĝis Kaluwalhatian. Ĝis nun, oni aŭdas de la Tagalogoj, "Bahala na", kiu signifas, ke se io ajn okazas, la dio regas. Bathala estis la protektanto kaj nutranto de homoj. Ekzistis aliaj dioj: Indianale, la dio de la laboro kaj la bonaj agoj; Dimangan, la dio de la bona rikolto; Amanikabli, la dio de la maro; Mayaari, la protektanto de la Luno; Hana, la dio de la mateno; Tala, la dio de la steloj; Ikapati, la dio de la lando kaj la agrikulturo; Mapulon, la dio de la sezonoj; Apolaki, la protektanto de la Suno; kaj Diam Masalanta, la dio de la amantoj. La Tagalogoj kredis en la vivo post la morto. La animoj de la bonaj iris al Maca, la paco eterna. La animoj de la malbonaj iris al Kasanaan, la malpaco eterna, kiun la dio, Sitan, gardis. Sitan havis helpantojn diajn: Mangangaway, la dio de la malsanoj; Manisilat, la dio de rompitaj hejmoj; Mankukulam, la dio de la fajro; kaj Huklaban, la forta diino metamorfa. Aliaj triboj Filipinaj havis siajn proprajn diojn.

Fonto: Jocano, F. Landa. Philippine Prehistory. Sta. Ana, Manilo, Filipinoj: Community Publishers, Inc., 1975.

English

Ancient Filipino Religion

The ancient Filipino religion was essentially polytheistic and animistic.

From the 9th to 15th centuries, the Islamic religion spread in the Philippine archipelago through Arab traders and missionaries. The strongest influence was in Mindanao, the southernmost region. When the Spanish Catholics came in the 16th century, the Islamic influence in the northernmost region, Luzon, was embryonic; only elite families converted to Islam, a monotheistic religion. Most of the natives in the Tagalog region of Luzon still worshipped the older polytheistic religion. In their religion, the strongest god was Abba or Bathala, the creator of everything; this god lived in the very far place of eternal space, which was called Kaluwalhatian. Until now, one hears from the Tagalogs, "Bahala na," which means that if anything happens, God rules. Bathala was the protector and feeder of people. There existed other gods: Indianale, the god of work and good actions; Dimangan, the god of good harvest; Amanikabli, the god of the sea; Mayaari, the protector of the moon; Hana, the god of the morning; Tala, the god of the stars; Ikapati, the god of the land and of agriculture; Mapulon, the god of the seasons; Apolaki, the protector of the sun; Diam Masalanta, the god of lovers. The Tagalogs believed in life after death. The souls of the good went to Maca, the eternal peace. The souls of the evil went to Kasanaan, the eternal chaos, which the god, Sitan, guarded. Sitan had helper gods: Mangangaway, the god of sicknesses; Manisilat, the god of broken homes; Mankukulam, the god of fire; and Huklaban, the strong metamorphic goddess. Other Filipino tribes had their own gods.

Source: Jocano, F. Landa. Philippine Prehistory. Sta. Ana, Manila, Philippines: Community Publishers, Inc., 1975.