
|
Lingvoj en Filipinoj
de Viktor Medrano
2.1 Fokuso
2.2.1 Verba Konjugacio por "Skribi" (Sulat)
2.3 Stataj Priskriboj
2.4.1 Fokusaj
2.5 Nombro
3 Fonologio
3.1 Alfabeto
4 Historio
Pli ol 7100 vulkanaj insuloj sin banas jen en paca tropika suno, jen en perfortaj tajfunoj. Tio estas Filipinoj, lando de kontrastoj kaj paradoksoj, kunfandiĝo de la Okcidento kaj la Oriento. Pri kio oni pensas kiam iu mencias la vorton "Filipinoj"? Eble oni memoras la tromulton da ŝuoj de Imelda Marcos aŭ la revoluciojn kontraŭ koruptaj prezidentoj. Sed kompreneble Filipinoj estas pli ol nur tio. Filipinoj estas lando de diverseco kaj en popolo kaj en lingvo.
En etnologia studo listiĝas pli ol 170 vivantaj lingvoj parolataj en Filipinoj. Ili estas ja tre diversaj. Pliparto da tiuj lingvoj apartenas al la Aŭstronezia lingvofamilio, specife al ĝia Malajo-Polinezia subfamilio, al kiu ankaŭ la Havaja, Fiĝia, Samoa, kaj Indonezia lingvoj apartenas. La origino de la Aŭstronezia lingvaro povas spuri ĝis Tajvano kaj eventuale ĝis la Azia ĉeftereno.
El la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj, 11 ĉefaj lingvoj havas pli ol unu milionon da parolantoj. Tiuj estas la Tagaloga, Cebua, Iloka, Hiligajnona, Bikola, Ŭaraj-Ŭaraja, Pampanga, Pangasina, Magindanaŭa, Maranaŭa, kaj Taŭsuga. La Filipina loĝantaro estas nun ĉirkaŭ 100 milionoj.
Pli ol 98% el la Ĉinoj en Filipinoj parolas la Hokkienan lingvon (Min Nan), sed kelkaj lernas la Mandarenan en lernejo.
La nacia, kaj plej parolata, lingvo de Filipinoj estas la Filipina, kiu baziĝas sur la Tagaloga. Praktike la Tagaloga kaj la Filipina estas sinonimaj, sed teorie la Filipina estas plilarĝigo de la Tagaloga. La Tagaloga estas la plej riĉa de ĉiuj Filipinaj lingvoj kaj havas la plej vastan literaturon. La Tagalogan parolas multaj Filipinanoj kiel duan lingvon. La lingvo estas instruata en lernejoj en tutaj Filipinoj.
La diversaj indiĝenaj lingvoj ofte estas tiom malsamaj kiel oni ne interkompreniĝas, sed multaj vortoj estas similaj. Ekzemple, "Multajn dankojn" estas, per la Tagaloga, "Maraming salamat" kaj estas, per la Cebua, "Daghang salamat". "Mia lando estas Filipinoj" estas Tagaloge "Aking bayan ang Pilipinas" kaj estas Cebue "Akong nasud ang Pilipinas". Feliĉe por interkompreniĝi inter aliaj etnoj, multaj Cebuanoj parolas ankaŭ la Tagalogan. La Tagaloga, la lingvo de la plej potenca etno (la Tagalogoj), estas la tut-Filipina komunikilo, la pontlingvo.
La "fokuso" en la frazo ludas gravan rolon en la Tagaloga kaj la verbo ŝangiĝas laŭ tiu. La fokuso povas esti sur la aktoro, objekto, loko, profitanto, aŭ instrumento. La fokusa indikilo estas "ang" kaj la malfokusa indikilo estas "ng" prononcata "nang" /naŋ/. La plej oftaj fokusoj estas la aktoro kaj la objekto. "Ang" kaj "ng" povas esti tradukataj kiel "la", sed tiu ne estas preciza.
"Nagsulát ang batà ng aklát." [aktoro]
"Sinulat ng batà ang aklát." [objekto]
"Sinulatan ng batà ang aklát." [loko]
"Ipinagsulat ng batà ang iná." [profitanto]
"Ipinangsulat ng batà ang lapis." [instrumento]
La Tagaloga verbo ŝanĝiĝas laŭ la aspekto anstataŭ laŭ la tenso.
Estas interese rimarki, ke frazoj, kiuj ampleksas statajn priskribojn, estas esence sentempaj. Aldonitaj adverboj povus indiki la tempon. Adjektivo povas agi kiel pseŭdoverbo.
"Malakí ang punò."
"Ang punò ay malakí."
"Noón malakí ang punò."
"Ang punò ay malakí ngayón."
"Berde ang ibon."
"Kinain ko ang litsón."
"Kumain siyá ng isdâ."
"Kinain niyá ang isdâ."
"Kinain nilá ang litsón."
"Kumain kayó ng isdâ."
Por montri ĝentilecon al dua singulara persono, kiu estas pli aĝa aŭ respektata, la uzo de la dua plurala persono pli taŭgas (kayó / ninyó). La malfokusaj pronomoj ankaŭ povas esprimi la posesivon (postsubstantivan).
"Kumain kayó ng isdâ nilá."
"Kinain ko ang isdâ mo."
La dua singulara persono ka estas uzata nur post verbo aŭ pseŭdoverbo, kvankam la alia plena formo ikáw povas esti uzata antaŭ aŭ post verbo aŭ pseŭdoverbo.
"Kumain ikáw ng suman nilá."
"Ikáw ay kumain ng suman nilá."
"Kumain ka ng suman nilá."
"Magandá ka."
"Ikáw ay magandá."
"Kumain kayó ng kaniláng suman sa atin."
"Kinain ko ang iyong suman dahil sa kanilá."
"Kinain namin ang iyong suman para sa kanilá."
La nuda substantivo per ĝi mem ne indikas nombron.
"Lumipád ang ibon."
La plurala indikilo mga difine indikas la pluralon.
"Lumipád ang mga ibon."
La Tagaloga antaŭ 1987 (Pilipino) havis 20 literojn: A, B, K, D, E , G, H, I, L, M, N, Ng, O, P, R, S, T, U, W, Y. Ĝi havas simplan sonsistemon kaj havas foneman ortografion. Tiuj literoj rilatas al la fonemoj /a b k d e g h i l m n ŋ o p r s t u w j/.
Kelkaj fremdaj fonemoj ekzistas kiel en la vortoj "dyip" /dʒip/ (ĵipo) kaj "tsinelas" /tʃi'nelas/ (pantofloj).
La akcento en la Tagaloga, malsame kiel en la Indonezia, estas neregula. Akcentaj indikiloj kiel supersignoj estas nedevigaj, plej ofte ne uzataj. Bonaj vortaroj devas havi la supersignojn. Estas tri supersignoj uzataj:
[0] Kiam ne estas supersigno (malumay), la akcento estas antaŭlasta:
[1] La dekstrakorna supersigno (mabilís) indikas simplan akcenton sur la vokalo:
[2] La maldekstrakorna supersigno (malumì) estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas antaŭlasta kaj la lasta vokalo finiĝas per glotŝtopo /ʔ/: [3] La cirkumfleksa supersigno (maragsâ) estas uzata vortfine kaj indikas ke la akcento estas lasta kaj la lasta vokalo finiĝas per glotŝtopo /ʔ/:
Inter vokaloj kaj antaŭ vortkomencaj vokaloj, oni kutime metas glotŝtopon /ʔ/:
La fonemo /ŋ/ povas komenci vorton: "ngipin" /'ŋipin/ (dento).
La vokalaj grafemoj <a e i o u> rilatas esence al la fonemoj /a e i o u/ kiel per la Hispana, sed la Tagaloga grafemo <a> pli precize rilatas al fonemo pli levata, donante al la lingvo pli maĉantan sonon:
/a̝/
"Mayroón kamíng kapitbahay na may mabuting kalooban. Laging binibigyán kamí ng mga lutong masasaráp. Mayroón siláng loro na nagsasalitâ. Sa tabí ng ilog ang kaniláng bahay. May mga duwende raw sa paligid kung gabí."
(Ni havas najbarojn, kiuj estas bonvolaj.
Ili ĉiam donas al ni bongustajn manĝaĵojn. Ili havas papagon, kiu parolas. Ilia domo estas apud la rivero. Oni diras, ke ekzistas nanoj en la areo dum la nokto.)
La vorto "ng" estas ofta mallongiĝo prononcata "nang" /naŋ/ kaj estas la ergativa indikilo. La vorto "mga" estas ofta mallongiĝo prononcata "mangá" /ma'ŋa/ kaj estas la plurala indikilo.
La historio de la Filipina kiel la nacia lingvo ampleksas multajn jardekojn. La Nacia Lingva Instituto stariĝis la 13an de novembro de 1936 sekve al la "Komunuma Akto Numero 184" por la studado pri la Filipinaj lingvoj por evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon bazotan sur unu el ekzistantaj indiĝenaj lingvoj. Tio necesigis la studadon pri ĉiuj indiĝenaj lingvoj parolitaj de pli ol duonmiliono da Filipinanoj kaj la elekton de lingvo kiel la bazo de la nacia lingvo. En 1937 la Instituto rekomendis la Tagalogan kaj eldonis gramatikon kaj vortaron. En 1959 la Departemento de Eduko nomis la Tagalog-bazitan lingvon "Pilipino" kaj ekdisvastigis ĝin. Estas multaj novaj vortoj kreitaj el malnovaj radikoj. Pilipino kaj la Angla restis kiel oficialaj lingvoj. En la 1970aj jaroj, Pilipino enkondukiĝis kiel la lingvo de edukado kune kun la Angla.
La Konstitucio de 1973 do deklaris, ke la Nacia Asembleo devus evoluigi kaj adopti komunan nacian lingvon nomotan "Filipino" kun "F", supozeble bazotan sur Pilipino kun "P". La Konstitucio de 1987 deklaris, ke la nacia lingvo de Filipinoj estas Filipino, evoluanta kaj riĉigata je la bazo de ekzistantaj Filipinaj kaj aliaj lingvoj. Kielmaniere Filipino kaj Pilipino malsamas? Filipino [1] havas pli da fonemoj aŭ literoj; [2] havas malsaman sistemon de ortografio; [3] havas pli da pruntvortoj el la Angla; [4] havas malsaman gramatikon. La aktuala Manila Tagaloga estas la bazo de Filipino. Estas oportune, ke en Esperanto oni povus uzi la vorton "Filipina" kiel sinoniman ĝeneralan vorton al la Tagaloga, Pilipino, kaj Filipino. La malsameco de tiuj tri montras politikan tendencon. Multaj lingvistoj opinias, ke ĉiuj tri estas esence la sama lingvo.
La nova alfabeto de Filipino havas 28 literojn; Pilipino havas nur 20. Esence la nova alfabeto estas la sama kiel la Angla kun du aldonitaj literoj, "Ng" kaj la Hispana "enye" (Ñ): A, B, C, D, E, F, G, H, I, J, K, L, M, N, Ñ, Ng, O, P, Q, R, S, T, U, V, W, X, Y, Z.
Filipinojn koloniis dufoje Okcidentanoj. Filipinojn koloniis la Hispanoj dum 333 jaroj ekde la 16a jarcento. Post la Hispana-Usona Milito kaj ekde 1898 Filipinojn administris Usono. En 1946 Filipinoj gajnis sendependecon. Pro tiu kialo la aktuala parolado de Filipinanoj havas multajn pruntvortojn el la Hispana kaj la Angla.
La tipa Tagaloga frazo "Ang aking kotse ay asúl" signifas "Mia aŭtomobilo estas blua"; "kotse" estas el la Hispana "coche" (aŭtomobilo) kaj "asúl" estas el la Hispana "azul" (blua). Se Filipinojn koloniis la Hispanoj dum 333 jaroj, kial Filipinanoj ne parolas la Hispanan? Fakte nuntempe malmultaj Filipinanoj parolas flue la Hispanan. Malsame kiel en Meksiko, la Hispanaj monaĥoj ĝenerale ne instruis sian lingvon al la indiĝenoj por ke ili pli bone regu ilin, kaj malpermesis aliron al gravaj institucioj kiel al la Eklezio. Ankaŭ malsame kiel en Meksiko, malmultaj Hispanoj vivis efektive en Filipinoj. Aldonendas, ke kiam la Usonanoj alvenis, la novaj koloniistoj trudis aktive la Anglan al la indiĝenoj. Sed fakte estas Hispanbazita kreolaĵo, la Ĉavakana, kiun parolas ĉirkaŭ trionmiliono da Filipinanoj.
Kiam alvenis la Hispanoj, ili enkondukis la Roman alfabeton al la indiĝenoj. Nuntempe ĉiuj ĉefaj Filipinaj lingvoj skribiĝas per la Romaj literoj. Antaŭe estis antikva indiĝena skribsistemo, kiu nomiĝas "Baybayin". En 1604 Jezuita historiisto, Pedro Ĉirino, skribis en dokumento Relación de las Islas filipinas, ke inter la insulanoj skribado kaj legado estis popularaj je Baybayin. Baybayin ampleksas seriojn da silaboj; efektive ĝi ne estas alfabeto, sed silabaro. Ekzemple, simbolo, kiu aspektas kiel inversa koro sonas kiel "ba"; kiam estas punkto super tiu, ĝi sonas kiel "bi"; kiam estas punkto sub tiu, ĝi sonas kiel "bu". Antaŭe la Tagaloga estis esence trivokala.
Tio estis la pasinteco de la Tagaloga. Pri la estonteco, kio estos? Nuntempe la influo de la Angla regas. En Manilo oni aŭdas familiaran lingvon, kiun oni nomas "Taglish" (Tagangla). Ĝi estas kunfandiĝo de la Tagaloga kaj la Angla. Multaj sentas, ke la Tagangla estas lingvaĉo. Teknike, ĝi estas kodŝaltado. Ekzemplo de tio kun la Anglaj vortoj kursivaj estas: "By the way, may klase ako bukas. In fact, busy ako buong araw. Puwede bang magkita tayo next week?" (Parenteze, mi havos klason morgaŭ. Fakte, mi estos okupata la tutan tagon. Ĉu ni povas kunveni la venontan semajnon?) En amaskomunikiloj oni aŭdas kaj legas la Taganglan. Malgraŭ la registaraj politikoj pri lingva uzo de Pilipino aŭ Filipino, la Tagangla regas, speciale en la Manila regiono, sed malpli en aliaj lokoj. Oni rimarkas, ke en Tagalogaj provincoj ekster la Manila regiono, la lingvaĵo estas malpli miksata kun Anglaj vortoj. La Tagangla estas plejparte konversacia kaj ne taŭgas por verki seriozaĵojn kiel oficialajn kaj teknikajn dokumentojn.
Tajlandanoj rigardas Holivudajn filmojn kun Tajaj subtitoloj. Indonezianoj rigardas Holivudajn filmojn kun Indoneziaj subtitoloj. Sed Filipinanoj rigardas Holivudajn filmojn sen subtitoloj en sia lingvo. Fakte, pri la Angla mem, pli da 50% da Filipinanoj konstatas, ke ili scipovas ĝin. Sed tiu procento verŝajne reduktiĝos en la estonteco... Pli kaj pli da la Tagaloga, la Filipina, enkondukiĝas en ĉiuj niveloj de la lernejoj. Aldonendas, ke multaj kvalifikitaj geinstruistoj de la Angla forflugas el la lando al aliaj landoj pro pli altaj salajroj.
Pli kaj pli da televidprogramoj estas en la Filipina, ne en la Angla. Pli kaj pli la amaskomunikiloj Filipiniĝas. En la 1970aj jaroj, geknaboj spektis animaciojn/kartunojn en la Angla, sed nun animacioj sonduobliĝas per la Filipina eĉ el Japanio aŭ aliloke, same kiel tagdramoj el Latinameriko kaj Orientazio.
Eble estonte malpli da Filipinanoj estos fluaj parolantoj de la Angla. En sia serĉo por nacia identeco, la Filipinanoj sentas, ke la Filipina pli gravas al ili. Kaj estas dilemoj. La Angla estos ankoraŭ grava kiel interkomunikilo kun la ekstera mondo. Aldonendas, ke la Manilocentra Tagalogcentra lingva politiko sentiĝas de kelkaj ne-Tagalogoj kiel speco de nova koloniismo, pro kiu aliaj Filipinaj lingvoj paŝon post paŝo elpuŝiĝos. Tamen, multaj Filipinanoj, inkluzive de ne-Tagalogoj, sentas, ke ili vere bezonas nacian lingvon. Fakte, estas sekure por diri, ke praktike ĉiuj junaj Filipinanoj, la nova generacio, scipovas la Filipinan.
Ĉi tiujn regulojn mi dorlote nomas la «Istandard ni Vik» (Normo de Vik)...
Kopirajto © 2001-2009 Lasta modifo je 2009.11.06 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||