(Arto fare de Viktor Medrano)

Viktor Medrano

Esperanto-sciencfikcio

Lasta modifo je 2005.08.20

Cikloj

Du sunoj brilegas alte super la horizonto. Vintras. La neĝo kovras la tutan kamparon longdistance. Profunde purpuras la ĉielo. Nubaj bukletoj ŝvebas tie.

Hodiaŭ datrevenas mia naskiĝtago. Mi nun aĝas 2020 ciklojn. Mi feliĉas ke mi estas pli aĝa. Tamen kutime mi ne pensas multe pri aĝo aŭ eĉ la pasado de tempo.

Mi lante marŝas al mia vilaĝo, kie la ritaro okazos. Dikas la neĝo, kiu malfaciligas la pezan marŝadon. Grandaj molharaj neĝvermoj zigzagetas kaj tordiĝas tra la blankaĵo.

Kopirajto © 2005 de Viktor Medrano