Mia Alimonda Vojaĝo

Viktor Medrano

Ĉe la Tero, mi mortis. Estis ordinara morto por ordinarulo. Estis ordinara tago aŭ eĉ nokto. Sed ĝi okazis.

Mi sentis min kiel multajn animojn kvazaŭ likvidojn en rivero, trairante la eternan malluman spacon. Tempo estis malsama tempo.

Mi pasis tra la galaksio kaj aliaj galaksioj, tre for, tre for. Mi vidis stelojn, blankajn, flavajn, oranĝajn, bluajn, kaj ruĝajn. Estis ankaŭ nevideblaj, sed senteblaj, nigraj steloj. Ĉiuj estis aŭ etaj aŭ egaj. Mi vidis rokojn en spaco, planedojn. Kelkaj buntaj planedoj havis ringojn.

Mi trapasis aliajn dimensiojn, kiujn mi ne klare sentis sur la Tero. Mi ĵetiĝis tra la hiperspaco. Mi iris for, tre for.

Mi atingis alian mondon. Ĝi eble estis Sukhâvatî de Budhanoj aŭ eble unu el la planedoj Vaikhuntas de Hinduoj. Mi sentis ĝin kiel puregan landon, perfektan.

Mi kiel multaj animoj surgrundiĝis sur monto. Lumo brilegis. Kaj tie mi renaskiĝis en nova korpo kun arĝenta kroma haŭto, kun birdeskaj arĝentaj flugiloj. Mi provis flugi kaj flugis ĉielen.

Grizaj nuboj kovris la du sunojn, unu flavan, kaj unu grandan ruĝan. Kelkaj radioj penetris. Sube estis ĝardenoj kaj templaj situoj.

Variaj ĝardenoj havis koloran temon. Kelkaj estis ruĝaj. Kelkaj estis bluaj. Kaj ekzistis multaj aliaj kolortemoj. Kelkaj ĝardenoj havis buntan temon.

Mi flugis plu. La temploj sube estis kolosaj kaj variaj. Unu situo estis de nigra rektlinia metalo kun altaj kolonoj. Alia estis de verda kaj blanka rotonda marmoro ornamita de ruĝaj juveloj. Ankoraŭ alia templa situo estis de brila oranĝa roko.

Sube mi vidis inteligentajn estaĵojn, kvazaŭpersonojn, sed konsciulojn. Ĉiuj havis variajn kolorojn. Ekzistis purpuraj, bluaj, verdaj, buntaj, kaj aliaj. Ekzistis striitaj aŭ makulitaj. Kelkaj havis flugilojn vesperteskajn aŭ birdeskajn. Kelkaj havis kvar brakojn aŭ tri krurojn. Estis amuze kaj bele.

Tiam mi absolute konsciiĝis, ke mi estis an alia mondo, tute stranga, sed bela.

Kopirajto © 2007 de Victor Medrano