Hejmen / Esperanto / DNA

Marĉo

...CAT-GCA-ATC-TAC-TGG-TAA-GCC-GAT-TAG-GAA-CCG-TTA-AGC...
...GTA-CGT-TAG-ATG-ACC-ATT-CGG-CTA-ATC-CTT-GGC-AAT-TCG...

Plantoj ĉiam enspiras atmosferan karbonan dioksidon kaj elspiras oksigenon al la atmosfero. Tiam, kelkaj fotosintezaj reagoj okazas en la korpo de la planto, kaj kemiaj ingrediencoj, kiujn la organismo uzas por konstrui sin, produktiĝas. Male, animaloj enspiras oksigenon de la atmosfero kaj elspiras karbonan dioksidon. Aŭtomobiloj elspiras karbonan monoksidon.

La genetika kodo de la vivanta organismo, desoksiribonukleata acido aŭ DNA, estas molekulo kiu estas duobla helikso. Ĝi ampleksas longan sekvencon de multaj organikbazoj, de kiuj ekzistas 4 tipoj: adenino (A), timino (T), citozino (C), kaj guanino (G). Organikbazo en helikso pariĝas kun organikbazo en alia komplementa helikso, tiel ke A pariĝas kun T, kaj C pariĝas kun G. Efektive, la vivo estas enkodata de 4-litera alfabeto. Dum la proteinsintezo, tiu ĉi kodo estas tradukata en 3-literajn vortojn. Ĉiu vorto aŭ organikbaztriopo korelacias kun iuspeca aminoacido, kiu estas la baza ero de la proteino de la korpo de la organismo.

Viktor Medrano