UNIKODO (UTF-8)
INDEKSO  Traduko

(Novelo: fikcia; detektiva).

VIRO EN BLUA VESTO.

KOOGA Saburoo[-1-].


STRANGA MORTINTO.

El vilao — malnova domo, konstruita antaŭ kelkdek jaroj, kie, ŝajnas ke neniu loĝis lastatempe — elsaltis, kiel pilko, kamparana virino.
"Ka... Katastrofo! Mastro mortis!"
Se nun estus somero, pluraj irantoj troviĝus jam sur la aleo, kaj se tia krio aŭdiĝus, multaj homoj elkurus tuj el aliaj vilaoj kaj de tie kaj de ĉi tie. Sed nun, decembro ekstersezona. Precipe, ĉar tiu vilaa kvartalo estas ekspluatita relative frue, eksmodaj domoj kun vastaj ĝardenoj maldense okupas la kvartalon, kaj ĉiuj domoj estas malplenaj. Tial estas neniu, kiu respondus. La krio de la kamparanino nur eĥis vane en aero de la silenta mateno.
"Ka... Katastrofo! Sinjoro Obama mortis!"
Kiam ŝi ekkuris kaj kriis duafoje, kamparana viro aperis abrupte el angulo de la kontraŭa heĝo.
"Hej, Otoku! Ki... Kio okazis?"
"Ho, Haĉi! ..." ŝi elspiris aeron trankviliĝinte. "Sinjoro O... Obama estas mortinta."
"Kio?" gapis la viro nomita Haĉi. "Sinjoro Obama jam formortis antaŭ longe, ĉu ne?"
"Ne!" Otoku svingis la manojn incitite. "Temas pri tiu, kiu heredis de la mortinta sinjoro!"
"Ah, do nevo. Fakte mi aŭdis, ke la nevo heredis, sed post la heredo li neniam vizitis ĉi tiun vilaon. Kiu do scius, kia li estas?"
"Tiu sinjoro venis hieraŭ matene."
"Ĉu subite?"
"Ne. Li anticipe skribis al mi. Li petis min purigi la domon, kaj mi ĝin purigis."
"Ĉu sola li venis?"
"Jes, junulo kun pala vizaĝo. La aĝo ŝajnis ĉirkaŭ tridek jaroj. Estis iom belaspekta viro."
"Kaj vi enamiĝis, ĉu?"
"Ve, tiu ĉi ulo! Ne elbuŝigu stultaĵon! Al kiu ajn, ha, en mia aĝo, povus okazi io tia por amindumi!"
"Ha ha, ne koleru! Kaj kio plu?"
"Tage li estis malaplomba tiel, ke li paŝis tien kaj ĉi tien en la domo kaj en la ĝardeno, sen speciala okupo. Vespere mi kuiris, laŭ lia peto, vespermanĝon, sed kiam mi portis ĝin al li, li estis nenie."
"Nenie... Kio okazis?"
"Mi ne scias. Mi serĉis lin sed li troviĝis nenie. Li iris ien."
"Sed, ĉu ne strange? Li petis vespermanĝon..."
"Ankaŭ al mi strange, sed kiu ne troviĝas, tiu ne ekzistas. Mi iom kolere pensis, ke li estas tiel stranga viro, ke li foriris ne sciiginte al mi. Sed lasi la vilaon estas tro sengarde, do mi ŝlosis la pordojn, kaj reiris mian hejmon. Sed, aŭskultu, Haĉi, kiam mi ĵus iris antaŭ la vilao, la malantaŭa pordo estis malfermita. Tio strangas, kaj tial mi eniris en la ĝardenon por vidi la domon. Do, unu el la pluvpordoj estis rompite malfermita. Mi laŭte vokis lin. Neniu respondis. Mi, timante, eniris en la domon, kaj jen, la sinjoro estis en dormo, sidanta sur rotanga seĝo en la kabineto. Ba, li kaptus malvarmumon, se li dormadus en tia loko — Mi alproksimiĝis al li, kaj... miaj koksoj preskaŭ perdis forton. Li estis mortinta kiel dormanto!"
"Tio estas grava. Necesas tuj voki kuraciston. Mi kuru ĝis la urbo."
"Jes, Haĉi, bonvolu, mi petas tion. Mi atendas ĉi tie. Mi timas, neniam povas reiri sola en la domon."
Otoku diris, denove tremante.

MI VIVAS.

"Ha, nenio fareblas. Li komplete mortis."
Post la unua rigardo al la kadabro diris d-ro Teramoto, urba kuracisto, kiu haste venis laŭ urĝa voko de Haĉitaroo.
Li palpis al la kadabro palpebrojn, aŭskultumis per stetoskopo, kaj tiel esploris plu detale.
"Brustangoro. Kompatinde, ankoraŭ juna... Ŝajnas, ke lia koro estis malsana de longe."
"Hieraŭ mi vidis lin unuafoje" diris Otoku. "Lia vizaĝo estis pala. Sed mi neniam imagis eĉ sonĝe, ke okazos ĉi tia afero."
"Ĉiuokaze ni devas informi lian familion. Kie estas lia loĝejo?"
"Antaŭ du-tri tagoj mi ricevis de li leteron, en kiu estas skribite."
Otoku iris sian hejmon kaj revenis kun la letero en la mano. D-ro Teramoto prenis ĝin:
"Obama Ŝinzoo, Tokio Jodobaŝi-ku Kaŝiŭagi, apartamentaro Midori-soo. A-ha, li loĝis en apartamento, kio sugestas, ke li estis fraŭlo. Kvankam la vilao estas lia, tamen ĉar li eniris tien perforte kaj mortis sola, preferindas sciigi al la policejo."
Direktite de d-ro Teramoto, Otoku kuris al la policrezidejo kaj vokis policanon Nagai.
"Hmm." Policano Nagai, kiu aŭdis de Otoku detalojn, ripetis forte mirigita, "Antaŭ du-tri tagoj li sendis al vi leteron, ke li venos hieraŭ, kaj kiam vi, fininte purigadon, atendis lin, li venis ĝuste kiel promesite... Kaj tage li restis tie sen speciala okupo, kaj vespere, kiam vi portis al li petitan manĝaĵon, vi ne sciis, kien li iris; li ne estis. Kaj, ne klaras, kiam... sed li revenis kaj endomiĝis rompinte ŝlositan pordon, kaj mortis sidanda sur la rotanga seĝo.... Hmm." miris li ankoraŭfoje. "Bone, mi iros tuj."
Policano Nagai, apenaŭ preta per policbatalilo, alkuris haste. Li trovis d-ron Teramoto kaj kapsalutis lin ĝentile.
"Doktoro, ĉu malsana morto estas senerara?"
"Brustangoro, sendube."
"Kiam li mortis?"
"Nu, ĉar nuna stato montras tempopason inter dek kaj dek kvar-kvin horoj post la morto, supozeble li mortis hieraŭ nokte, inter la oka kaj la dekdua horoj."
"Inter la oka kaj la dekdua" diris la policano notante en sian kajeron. "Inter tiuj horoj li revenis, ĉu?"
"Estus tiel, se li mortus tuj, kiam li revenis."
"Ho, jes." la policano reskribis noton en la kajero. "Povas esti, ke li revenis pli frue. Sed ne povis okazi, ke li revenis post la dekdua horo, ĉu jes?"
"Ĝuste."
"Nek murdo, nek suspektinda morto, se tio estis nura morto pro malsano, ne estas problemo, sed por certigo mi raportos al la policstacio."
Policano Nagai fermis la kajeron, metis ĝin en la poŝon kaj rapide foriris perpiede.
Ankaŭ d-ro Teramoto ekpretigis sin por foriro, dirante al Otoku:
"Tiu sinjoro heredis la vilaon de sia onklo, kaj hieraŭ li vizitis tien por la unua fojo."
"Jes, estis tiel. Kiam la antaŭa mastro forpasis, baldaŭ atingis min lia letero, en kiu li diris: Mi estas nepo de la forpasinta mastro, heredis la vilaon, do bonvolu plu gardi ĝin kiel antaŭe. De tiam, ho, jam pasis du jaroj, sed li venis unuafoje nur hieraŭ."
"Venis unuafoje kaj mortis tuj. Domaĝe, malbonŝanca homo, ĉu ne?"
"Vere."
Kiam Otoku konsentis responde, ŝia edzo, Takeja Gisaku, venis kun iu paperpeco en la mano, skuante la kapon. Li mienis tiel embarasita, ke li komprenas nenion. Li vidis la edzinon kaj kriis al ŝi.
"Hej, Otoku! Mi sentas min sorĉita de vulpo."
Li montris la paperpecon. Ĝi estis telegramo.
"Kio okazis?" Otoku ricevis ĝin timeme, kvazaŭ ŝi enmanigus ion teruran, kaj ŝi tuj elvoĉigis laŭte: "Ho ve! Kio estas tio!"
D-ro Teramoto metis rigardon sur la telegramon:
VI ERARAS. OBAMA ŜINZOO VIVAS. ESPLORU PLI BONE.
"Hmm ..." ĝemis d-ro Teramoto. "Do, ĉi tiu mortinto ne estas Obama Ŝinzoo. Jen, finfine estiĝis afero por polico."

BRUNA VESTO.

La distrikta policstacio sendis telegramon al Obama Ŝinzoo:
BONVOLU VIZITI NIN TUJ.
Obama Ŝinzoo venis post la dua horo posttagmeze. Li estis pala kaj gracila junulo en ĉirkaŭ tridek jaroj.
Ŝinzoo, kiu vizitis unue la policstacion, venis al la vilao — nun aktuala loko — akompanate de la ĉefo de justica enketo kaj subpolicistoj. Otoku, vidinte Ŝinzoon, kriis tiel surprizite kvazaŭ ŝi svenus.
"Ve Ha! Sinjoro mastro!"
"Haj, Otoku" diris Ŝinzoo familiare.
"Pardonu min pro mia hieraŭa maldecaĵo. Vespere mi subite rememoris alian aferon kaj reiris al Tokio, ne informinte vin..."
La ĉefo, inspektoro Enokido, surprizite demandis al li.
"Do, ĉu vi estis ĉi tie hieraŭ?"
"Jes." Nun Ŝinzoo suspekteme, "Ĉu vi ne aŭdis tion de Otoku?"
"Ni aŭdis. Sed ni kredis, ke tiu sinjoro estas la mortinto..."
"Ne ŝercu. Mi ne mortis. Mi vivas ĉi tiel."
"Hmm." Malgraŭ sia kariero la inspektoro faris konfuzitan mienon, kvazaŭ ĵus trompite de sorĉpova vulpo en fabelo. "Ĉiuokaze, bonvolu rigardi la kadabron."
Ŝinzoo kriis unuvide,
"Ho, Takuiĉi!"
"E... Via konato?" replikis demande la inspektoro.
"Jes, mi konas lin. Mia kuzo. Mi supozis, ke povas esti li... Ho, Takuiĉi, kompatinde... Vi mortis tiamaniere."
"Hm, kuzo..." Inspektoro Enokido perokule komparis lin kun la mortinto. "Fakte tre similas. Via kuzo vere tre similas al vi. Sed por kio li venis ĉi tien?"
"Pri tio mi povas respondi. Verdire mi havis promeson rendevui kun li ĉi tie. Se diri precize, tion proponis ne mi. Ĉar li komunikis al mi, ke li deziras renkontiĝi kun mi haste sekrete, mi respondis, ke por sekreta afero taŭgas ĉi tiu loko. De Takuiĉi mi ricevis respondon, ke li venos al la vilao en vendreda vespero... do hieraŭ vespere." diris Ŝinzoo, kaj palpserĉinte en la poŝoj li elprenis ĉifitan leteron. "Jen ĝi. Estas skribite, ke li iros vendrede vespere, ĉu ne? Tial mi skribis leteron al gesinjoroj Takeja, kiuj prizorgas pri la vilao, por peti purigadon de la domo. Kaj mi venis hieraŭ jam en mateno, sed Takuiĉi ne aperis eĉ post tagmezo. Kvankam mi estas denaske senpacienca kaj atendado ege turmentas min, mi penis pacience atendi lin. Sed vespere mi finfine ne povis elteni plu. Komence, estis li, kiu proponis renkontiĝon. Malgraŭ tio li ne plenumis la promeson. Devus esti limo por ofendi alian. Mi pro kolero iritiĝis, kaj fine mi eliris el la vilao ne sciiginte al Otoku, kaj reiris al Tokio."
"Nun mi komprenas. Kaj post tio venis Takuiĉi..." La inspektoro konvinkiĝeme klinis la kapon. "Pri kio estis tiu sekreta afero? — Se la demando ne ĝenus..."
"Eble, mi supozas pri mono, ĉar Takuiĉi ofte petis de mi monhelpon.., supozeble, ke mi investu, ĉar estas bona entrepreno aŭ io tia".
"Do, ĉu vi ofte investis ĝis hodiaŭ laŭ rekomendo de Takuiĉi?"
"Ne!" Li skuis la kapon kvazaŭ la inspektoro parolis absurdaĵon. "Ĝenerale entreprenoj de Takuiĉi estis nur ne konsiderindaj. Invento de faldebla ombrelo metita sur ĉapelo, kiun oni malfermas per butono kiam ekpluvas. Invento de ia maŝino — oni ekipas radojn sub ŝuoj, kiuj moviĝas per eta motoro kun baterio sur la dorso. En aliaj okazoj, jen preni oron el mara akvo, jen akapari ĉiujn katojn tra la lando, kaj tiel plu."
"Por kio li akaparas katojn?"
"Tiam, laŭ li, oni ne povos produkti ŝamisenojn[-2-], kaj eŭropa muziko fariĝos populara. Li amis eŭropan muzikon."
"Ho, fakte strangulo."
"Certe, strangulo. Krome li ankaŭ petis de mi prunti monon por inviti el Usono virinan cirkistaron, kaj doni monon al teatro monsuferanta... Lastatempe li estis terure obsedita de renĝuo[-3-]."
"Renĝuo? A-ha, ĉu gobango?"
"Se oni nomus ĝin gobango, li kolerus akrigante okulojn. Tio estis antaŭ longa tempo, ke oni nomis ĝin gobango. Nuntempe, laŭ iniciato de Majstro Takagi[-4-], nova tabulo estas kreita kun linioj po dek kvin horizontale kaj vertikale. Oni firmigis klasojn kaj handikapojn laŭ la klasoj. Laŭ Takuiĉi, ĝi estas la plej bona ludo por esti prezentata al alilandoj kiel nacia ludo, kaj oni devas evoluigi ĝin por internacia amikeco. Li proponis ke mi donu monon al ĝia ligo. Mi supozis, ke hieraŭa afero temas pri tio."
"Kial li ne venis laŭ la promeso?"
"Kiam li survoje subite ekhavis iun ideon, nenio alia, ankaŭ promeso, estis pli grava por li. Li tuj iris tiudirekten. Cetere, iam ajn li vizitis min abrupte, kiam li ekvolis, eĉ noktomeze. Tia viro li estis."
"Ho, vere strangulo. Ŝajnas speco de geniuloj, kvankam oni diras, ke geniulo kaj frenezulo apenaŭ distingiĝas per diferenco de papera dikeco. Kaj kiel estis jena afero — ĉu lia koro estis malforta?"
"Nuntempe oni diras pri forta pretendemo, ke koro fortas." rikanis Ŝinzoo. "En tiu senco forteco de lia koro estis unuaklasa, sed vera koro estis tre malforta. Mi ĉiam pensis, ke ne strangas, kiam ajn ĉesos lia korbato."
"Ho tiel..." La inspektoro iom pensis kaj diris, "Do la afero iris ĉi tiel — Takuiĉi ekpensis ion alian kaj forgesis la promeson kun vi, kaj nokte li subite rememoris pri ĝi kaj venis ĉi tien. Ĉu jes?"
"Jes. Ĉar li estis tia homo, nek sago nek ŝildo povis malhelpi al vi veni ĉi tien, kaj indiferente pri la ŝlosita pordo li ĝin rompis kaj envenis. Ĝuste tiam okazis al li brustangoro. Kompatinde."
Tiel dirinte, Ŝinzoo kun dolora mineo rigardis al la kadabro de Takuiĉi.
"Fakte, vi estas tre similaj." diris la inspektoro en miro.
"Jes" kapjesis Ŝinzoo. "Oni ofte eraris pri ni. Niaj patrinoj estas fratinoj. Tial lia familinomo estas ne Obama, sed Kitada. Li kaj mi estas kuzoj, sed li havis neniun sangan rilaton kun la mortinta onklo Obama, kaj sekve la posedaĵo de la onklo estis heredita al mi. Sed, ĉar mi estas tute sola sen familio, nun mia heredoto estas nur Takuiĉi, kaj tial se mi mortus, mia tuta posedaĵo fariĝus lia, sed li mortis pli frue..."
"Mi, ha..." interrompis Otoku, "... kredis, ke ĉi tiu mortinto estas tiu, kiu venis hieraŭ tage."
"Se oni komparus bone, oni trovus diferencon." diris Ŝinzoo al Otoku. "Estus ne eviteble, ke iu, kiu unuafoje vidis lin, mispensus kiel vi. Sed Otoku, ĉu ne diferencas niaj vestoj? Ĉu vi ne memoras mian veston?"
Otoku fikse rigardis al la vesto de Ŝinzoo.
"Jes, mi rememoris! Certe, senerare, vi estas mastro. Estas vi, kiu venis hieraŭ tage. Certe vi portas milve brunan veston. Jen, tiea mortinto portas bluan veston. Kial, ha, mi ne rimarkis pri la vestoj!"
"Kompreneble, neniu rimarkus tion, se li vidus homon mortintan en ĉi tia loko. Ne eviteble."
"Ha, mi tute kredis, ke mortis sinjoro Obama."
"Nu, do.." la inspektoro salute klinetis la kapon, "... jam ne estas afero de polico. Bonvolu do, reordigi la ĉambron."
Baldaŭ foriris la polica trupo.

SPUROJ DE LA DU VIROJ.

Reveninte al la policstacio inspektoro Enokido vokis subulon Moĉizuki, kiu estis membro de la trupo.
"Ŝajnas, ke en hodiaŭa kazo preskaŭ ne troviĝas dubindaj punktoj. Laŭ la klarigo de tiu junulo nomata Obama Ŝinzoo, la mortinta junulo Kitada Takuiĉi havis tiel kuriozan karakteron, ke li aplombe sintenas abrupte viziti amikon noktomeze kaj endomiĝi rompinte ŝlositan pordon. Ankaŭ la morton tute kaŭzis malsano, do mi opinias, ke ne necesas plu prifosi, sed por konfirmo vi enketu spurojn de Ŝinzoo kaj Takuiĉi, hieraŭajn kaj hodiaŭajn. Mi trankviligis Ŝinzoon dirante, ke restas nenio enketinda. Do la tasko estos facile plenumebla."
Policano Moĉizuki, kiu ricevis la ordonon, iris unue al stacidomo Ĉigasaki. En somero rikolto estus ne esperebla tie, sed ĉar en decembro malmultas pasaĝeroj, li esperis, ke laboristoj de la stacidomo memoras ion.
Kiel atendite, la stacidomaj laboristoj memoris.
Hieraŭ matene el trajno, kiu atingis je la 10-a kaj 33, eltrajniĝis junulo en bruna vesto, simila al Ŝinzoo. Kaj vespere en la sama tago, brunvesta junulo simila al Ŝinzoo kurante venis kaj tre haste eniris en trajnon ekirontan je la 6-a kaj 3. Ial li estis tre malbonhumora, kaj dum kelka tempo disputis kun stacidoma servisto ĉe la biletvendejo. Kaj hodiaŭ je la 2-a kaj 9 posttagmeze, junulo en sama vesto eltrajniĝis. Jen nur per tio evidentiĝis dehieraŭaj agoj de Ŝinzoo.
Male, tute ne kaptebla estis ago de Kitada Takuiĉi en blua vesto. Ĉar estis certe, ke li ne venis al la vilao ĝis la 6-a vespere, tial li devus esti veninta al la stacidomo post la 6-a horo ĝis la fina trajno. Inter la 6-a kaj 6 posttagmeze kaj la 34 minutoj postnoktmeze veturis sume naŭ trajnoj, el kiuj ne elvenis junulo simila al Takuiĉi. Moĉizuki esploris ankaŭ pri alidirektaj trajnoj, ĉar eventuale povis okazi, ke li preteratente ne eltrajniĝis aŭ iris al Atami[-5-] kaj revenis. Ne estis probable, ke la laboristoj memoris nur pri Ŝinzoo en bruna vesto kaj ne rimarkis junulon en blua vesto. Tio kondukis la policanon al konkludo, ke Takuiĉi ne venis per trajno. Se ne per trajno, tiukaze per aŭto.
Policano Moĉizuki esploris plu pri aŭtobusoj, kiuj veturis inter Huĝisaŭa kaj Hiracuka. En vintro aŭtobusoj veturas ne ofte kaj malgranda estas pasaĝerkapacito, ol kiu pli malmultas pasaĝeroj, kaj tial ŝoforoj enkapigas preskaŭ ĉiujn pasaĝerojn. Sed junulo simila al Takuiĉi ne kunveturis.
La sola ebla veturilo, kiun Takuiĉi povis uzi por viziti la vilaon en Ĉigasaki, estas taksio.
Policano Moĉizuki, skuante la kapon, atingis Tokion vespere en tiu tago. Li vizitis unue la loĝejon de Obama Ŝinzoo, Midori-soo. Ĝi estis impona ferbetona apartamentaro. Moĉizuki, prezentinte sin amiko de Ŝinzoo, demandis al la gardisto de la apartamentaro, kvankam estis evidente, ke Ŝinzoo nun ne estas tie sed en Ĉigasaki.
"Ĉu estas sinjoro Obama?"
La gardisto neis perkape,
"Li forestas. Li iris al la vilao en Ĉigasaki."
"Ho!" Moĉizuki afekte miris, "Ĉu li havas vilaon?"
"Sinjoro Obama, kvankam tiel aspektas, estas tre riĉa. Antaŭ du jaroj li heredis de sia onklo. Onidire, plurcent mil enojn."
"Plurcent mil! Mi aŭdis tion unuafoje. Ĉu li vivas sola en la apartamento, malgraŭ tia riĉeco?"
"Ĉar li estas stranga. Onidire, mizantropo. Li malŝatas havi rilaton kun amikoj. Li loĝas ĉi tie, sed preskaŭ neniu vizitas lin. Kiu estas vi?"
"Mi estas Moĉizuki. Antaŭ nelonge mi konatiĝis kun li. Por kio li iris al Ĉigasaki?"
"Jen, estis strange. Hodiaŭ matene, de la gardisto de lia vilao atingis min telegramo. Ĝi petis sciigi al lia familio, ke mortis Obama Ŝinzoo."
"Ho, kion signifas tio?"
"Ĝuste tiam ĉeestis sinjoro Obama, kaj mi monrtis al li la telegramon. Li ege koleris. Li diris tion ies petolaĵo, kaj tuj respondis telegrame. Sed responda telegramo venis de polico, ke li venu tuj, kaj li ekiris plendante."
"Kio okazis?"
"Devas esti iu eraro, ĉar la koncernulo vivas tute bone."
"Ho, strange."
"Vere strangas. Laŭ li, hieraŭ iu nur tedis lin per vana atendigo dum la tuta tago."
"Ĉu ankaŭ hieraŭ li iris al Ĉigasaki?"
"Jes, li iris matene, ĉar iu volis renkontiĝi kun li en la vilao en Ĉigasaki. Sed li revenis pufiginte la vangon pro kolerego, ĉar venis neniu, dum li atendis ĝis vespero."
"Je kiu horo li revenis?"
"Nu.. eble je la naŭa kaj duono, aŭ je la deka."
Hieraŭ Ŝinzoo veturis en la direkto al Tokio per la trajno, kiu ekiris el Ĉigasaki je la 6-a kaj 3 posttagmeze. Se li rekte direktus sin al la apartamento, li atingus post la oka. Supozeble li devojiĝis por vespermanĝo aŭ por iu alia afero. Tion pensante la policano demandis,
"Kiu estis tiu atendito?"
"Mi ne scias." La gardisto esploreme ekrigardis al la policano. "Verŝajne tiu, kiun li nomis kuzo, sed mi ne certas."
"Li revenis vespere ĉirkaŭ je la deka, kaj restis ĝis la lasta mateno. Ĉu jes?"
"Jes, li restis dume."
La gardisto ankoraŭfoje ĵetis esploran rigardon al li. Por sekvanta enketo Moĉizuki preferis, ke lia situacio restu nekonata. Li jam finis la enketon.
"Pardonu, ke mi ĝenis vin. Ne, mi ne havas specialan aferon. Mi ree venos."

Persono Takuiĉi

La loĝejo de Kitada Takuiĉi staris sur humida malalta grundo. Ankaŭ li estis fraŭlo, kaj li loĝis parazite ĉe Nagacuĝi Eikiĉi. Laŭ najbaro, Nagacuĝi estis ŝoforo de eno-taksio[-6-].
Policano Moĉizuki vizitis tiun domon vespere, kiam la suno estis jam profunde sinkinta. Eikiĉi ankoraŭ ne revenis de la laboro, kaj en la domo estis lia edzino ĉirkaŭ tridek jara kun vizaĝo ruzaspekta.
Ĉi tie Moĉizuki ne kaŝis sian postenon, montris al ŝi nomkarton. Verŝajne la dommastrino estis ofte vokita de polico pro trafikakcidento de sia edzo Eikiĉi. Ŝi ne speciale miris ekkoni lin policano. Sed kiam ŝi informiĝis, ke li venis de Ĉigasaki-policstacio, ŝi tuj ŝanĝis okulkoloron kaj kriis.
"Takuiĉi mortis... Kio okazis? Antaŭ kelka tempo Ŝinzoo informis min, sed ĉar mia edzo ne estas hejme, mi povas fari nenion."
"Kaŭzis brustangoro" diris la policano kviete. "Li estis mortinta en la vilao de Ŝinzoo. Do... ĉu Takuiĉi havis malfortan koron de longe?"
"Konfesdire, al mi tio ŝajnis malvero. Fakte li havis palan vizaĝon kaj aspektis iom kiel malsanulo, sed li estis vigla, pretendema, nome lia koro estis forta. Sed mi aŭdis, ke ne antaŭvideblas, kiam lia vera koro haltos. Mi ne kredis tion, sed vere ĝi haltis finfine."
"Ĉu li estis hejme hieraŭ tutan tagon?"
"Ne. Takuiĉi neniam restis hejme dumlonge. Mi ne scias, kien, sed ĉiutage li iris ekteren de mateno. Mi miris, kiom da okupoj li havas. Li zorgis nur pri aliuloj, ne farante por si eĉ iometon. Ĉiam, malgraŭ malplena munujo, li fanfaronumis, kaj atendemis de la munujo de Ŝinzoo. Li ripetis ofte: Se mortos Ŝinzoo, lia posedaĵo estos mia, kaj tiam mi pagos tiom, kiom vi volos."
"Do, vi ne sciis, ke hieraŭ li iris al Ĉigasaki?"
"Nu aŭskultu, li subite revenis vespere ĉirkaŭ je la sepa, kaj diris laŭte: Mi malsatas. Manĝon. Manĝon mi petas. Mi haste preparis. Sed kiam li estis ĝin manĝanta, tiam li subite diris laŭte: Damne!. Mi konsternite demandis lin, kio okazis. Li respondis: Mi havis promeson renkontiĝi kun Ŝinzoo. Mi tute forgesis!. Mi diris: Promesi kaj forgesi estas via kutimaĵo, do ne necesas tiel miregi. Li do: Ne. Tiu estas Ŝinzoo. Mi ne devas kolorigi lin, ĉar mi nepre bezonas lian monon. De nun mi iras. Mi atentigis, ke li ne atendas jam en tiu tempo, sed Takuiĉi insistis: Ne. Ĉar Ŝinzoo estas tia, plej probable li atendos ĝis la nokto. Eĉ se li estus jam foririnta, mi devas montri, ke mi fakte iris al la vilao. Se ne, poste mi estos en malfacilo. Mi nepre iras. Ĝis ĉi tio estis tolereble, sed sekvante li insistis, ke ni sendu lin per nia aŭto. Mi rekomendis, ke li iru per trajno, sed li ne aŭdis dirante, ke la trajno estas malrapida. Mi demandis plu, kaj evidentiĝis, ke li nur ne havis monon por aĉeti bileton. Ĉar ni estis embarasita de lia ofta monpeto, ni ne volis prunti al li por la bileto. Ni ankaŭ ne ŝatis veturigi lin per nia aŭto, kiu estas por perlaboro, sed li estas elokventa: Ĉi-foje mi nepre sukcesos. Mi prenos de Ŝinzoo konsiderindan sumon, kaj tiam mi rekompencos vin sufiĉe. Mi ne scios, ke poste vi bedaŭros perdinte ĉi tiun bonŝancon. Tiamaniere li petegis, minacis kaj fifine sukciseis konvinki mian edzon ne-volantan."
(Trafite. Takuiĉi venis per aŭtomobilo) pensis Moĉizuki.
"Je kiu horo ili ekveturis?"
"Nu, eble ĉirkaŭ je la naŭa. Mi aŭdis, ke ili atingis tien post la dek-unua horo."
"Ĉu via edzo tuj revenis?"
"Jes. Sed kiam ili atingis tien, li denove embarasis mian edzon." La edzino grimacis, kvazaŭ ŝin helpus nenio pri li. "Kiam ili atingis apud la stacidomo Ĉigasaki, li insistis, ke li elaŭtiĝos kaj piediros ĝis la vilano. Mia edzo proponis sendi lin ĝis la vilao, ĉar baldaŭ ili atingos, sed Takuiĉi ne aŭkultis dirante, Se Ŝinzoo atendas tie, li aŭdos bruon de nia aŭto. Se li ekscius, ke mi venis per aŭto, tio malbonigos lian humoron. Tial mi piediras de ĉi tie por ŝajnigi, ke mi venis per trajno. Do la edzo haltigis la aŭton malproksime de la vilao, elaŭtigis lin, kaj revenis. Mi ne aŭdis, ke tiam Takuĉi aspektis suferanta je la brusto."
Nun ĉio evidentiĝis. Jam ne restas afero por enkenti. La policano stariĝis.
"Dankon, kaj pardonu, ke mi ĝenis vin."
"Bonvolu transdoni al Ŝinzoo, ke ni iros tuj por helpi al li, kiam la edzo revenos."
La edzino diris kun aspekto trankviliĝinta — verŝajne ŝi laciĝis parolinte multe.

RENĜUO EN VESPERA LUDEJO

"Do, se estis tiel, ne estas problemo."
Inspektoro Enokido, kiu aŭskultis raporton de Moĉizuki, diris frapfaligante cindron de cigaredo.
"Jes. Ne estas probable, ke okazis iu krimo, se mortokaŭzo de Takuiĉi estis malsano."
"Por certigo ni rekontrolis la kadabron, kaj evidentiĝis, ke kaŭzis brustangoro. Tial absolute ne okazis murdo. Se male mortis Ŝinzoo, lian posedaĵon heredos Takuiĉi, tiam iom da dubo aperas, sed mortinto estis Takuĉi... Li ne havas heredaĵon, ĉu jes?"
"Ne heredaĵo, restas nur ŝuldo. Rankoro povus motivi iun, sed por mono neniu intencos mortigi Takuiĉin."
"Interalie, se la morton kaŭzis malsano, nenio estas problemo. Sed, kial Takuiĉi eniris en la senhoman vilaon rompinte la ŝlositan pordon?"
"En tio restas iom da dubindeco. Sed Takuiĉi estis viro, kiu ne distingas alies posedaĵojn de siaj, kaj agas sen preparo pri ĉio laŭ la humoro gvidas. La vilao apartenis al aliulo, kaj tiu aliulo estis Ŝinzoo, do mi supozas, ke lin ne ĝenis rompi ŝlositan pordon. Cetere, se koncideri cirkonstancojn, ĉar li ne havis monon por reirvoja bileto, li ne havis elekton krom tranokti tie, senrilate ĉu Ŝinzoo ĉeestis aŭ ne. Supozeble li kalkuris enkape, la sekvan tagon telegrami al Ŝizoo aŭ Nagacuĝi por ke iu sendu al li monon.
"Veturi longan distancon per aŭto, piediri iom da distanco, perforte rompi la pordon... Ĉar li ekscese movis la korpon, la malsano atakis al li la koron. Ĉu?"
"Plej probable. Ĉiuokaze la rakonto de Ŝinzoo kongruas kun tiuj de la apartamenta gardisto kaj de la edzino de Nagacuĝi."
"Do, en la vendreda mateno Ŝinzoo eliris el la apartamento dirinte, ke li iros al Ĉigasaki. Laŭ la apartamenta gardisto, lia celo ne estis klara, sed estis por renkontiĝi kun la kuzo Takuiĉi en la vilao. Kaj li revenis al la apartamento inter la naŭa kaj la deka horoj, kolerante pro tio, ke li nur atendis vane. Aliflanke, Takuiĉi dematene estis ekster sia loĝejo, kaj kiam li revenis vespere, li subite rememoris la promeson kun Ŝinzoo, li pretendis, ke Nagacuĝi sendu lin per aŭuto, kaj tiel li iris al Ĉigasaki. Certa estas tio, ke en la stacidomo Ĉigasaki junulo simila al Ŝinzoo uzis trajnojn trifoje, kaj male neniam junulo simila al Takuiĉi. Restas nenio suspektinda, ĉu ne?"
"Nur unu punkto ne klaras: kion faris Ŝinzoo sur revenvojo ĝis la apartamento post kiam li atingis Tokion."
"Tio ne ŝajnas grava problemo. Ni povas demandi al Ŝinzoo, sed ne nepre necese."

Tiamaniere la afero estas finita sen plua enketo.
Post kvar monatoj, kiam aero subite ekhavis printempan varmecon, policano Moĉizuki iris al Tokio por alia enketo kaj promenis sur la strato Doogenzaka en Ŝibuja.
Li neatendite vidis, ke multaj irantoj amasis ĉirkaŭ renĝuisto, ĉe kiu estis granda gotabulo. Li, preterironte sen intereso, subite haltigis paŝadon, ĉar li trovis la viron inter la spektantoj. Estis sendube Obama Ŝinzoo, kiu en malstrikta kimono kun la manoj en la obio subridante rigardas al la tabulo. La policano momente ekprovis alparoli lin, sed pensis, ke ne ĝenu lin. Anstataŭe li observis Ŝinzoon kaj la gotabulon alterne.
Sur la granda tabulo estis vicigitaj, kiel modelo, 20 aŭ 30 go-ŝtonoj nigraj kaj blankaj, faritaj el lignoj anstataŭ el ŝtonoj[-7-]. Ŝajnis, ke la nigra fako estas venkanta: ĝi faros ŝtonvicojn 4–3 aŭ 4–4, kien ajn oni metos la sekvan ŝtonon. Sed en la blanka kuŝis rimedo por ke ĝi pli frue faru 5–5. Se la nigra fako ne venkos en la dua meto, oni devos pagi 30 aŭ 50 senojn[-8-] por aĉeti maldikan gvidlibreton, kiu kostus nete nur malpli ol 5 aŭ 6 senojn.
La renĝuisto, parolante brueme laŭte, invitis la spektantojn. Sinsekve du–tri homoj provoke etendis la manojn al la tabulo, sed ĉiuj, maltrafinte malgraŭ kredo al sia venko, pagis la monon.
(La mondo estas vasta. Kial ne mankas ĉi tiel facilanimaj homoj) miris la policano. Kiam li perdinte intereson ekiris for, eksonis la voĉo de Ŝinzoo.
"Mi provos."
"Bone. Bonvolu."
La renĝuisto, kvazaŭ ĝoja kapti kobajon, enmanigis al Ŝinzoo la nigrajn ligno-ŝtonojn.
Klak.
Tie, kien Ŝinzoo surmetis, estis fatala pozicio.
La renĝuisto ĝemante rigardis al la tabulo, kaj baldaŭ klakmetis blankan ŝtonon.
Klak. La dua nigra ŝtono faris ŝtonvicon 4–4.
"Sinjoro, vi estas majstre lerta."
La renĝuisto admiris lin farante amaran mienon.
Ŝinzoo fiereme ridetis kaj ekiris forlasante la homamason.
En tiu momento subite io eklumis en la kapo de policano Moĉizuki.
Li, mem konsternite de sia ideo, rapide sekvis post Ŝinzoo kaj vokis lin de post lia dorso.
"Sinjoro Kitada. Takuiĉi."
Ŝinzoo konsternite turnis sin, kaj rigardinte la vizaĝon de la policano, senhalte marŝis plu.
"Ha-lo, sinjoro Kitada." la policano alproksimiĝis plu.
"Vi eraras!"
Ŝinzoo klopodis marŝadi plu.
"Atendu. Mi diris: atendu!"
Pro la impona voĉo de la policano haltis li kontraŭvole, al kies orelo diris Moĉizuki kun malalta tono:
"Vane estas ŝajnigi vin Ŝinzoo. Vi estas Kitada Takuiĉi. Venu kun mi. Mi kontrolos vian fingropremaĵon.
Ŝinzoo okulvideble ekverŝis sur la frunto grasan ŝviton, kaj ŝanceliĝinte apogis sin al la ŝultroj de la policano.

TRI MOTIVOJ

"Kiel antaŭjuĝite, la mortinto estis Ŝinzoo."
Moĉizuki, iomete kun triumfa mieno, parolis al sia ĉefo de justica enketo, inspektoro Enokido.
La inspektoro admiris:
"Nu, ni estis trompitaj. Sed, kiel lerte vi trovis!"
"Hazarde. Estis tute hazarde. Kiam mi vidis Ŝinzoon sur la strato Doogenzaka en Ŝibuja, li senpene solvis malfacilan taskon de renĝuo, kio inspiris al mi. Ŝinzoo estas homevitema originarulo, kiu ne devus esti ludema vetludon. Male Takuiĉi inklinis etendi sian manon al ĉiaj aferoj, kaj eĉ tiam, kiam okazis la morto-kazo, li estis obsedita de renĝuo. Ŝinzoo ludas renĝuon! Kiam mi ekpensis tion stranga, mi rememoris la antaŭan konduton de Ŝinzoo. Malgraŭ la homevitema originaleco, li multe flue parolis. Tiam mi ne rimarkis kaj preteratentis, sed subite mi remeoris pri tio."
"Tamen, ne sufiĉus nur tio..."
"Jes, tial mi provis voki lin Takuiĉi. Ĉar li ŝajnis timata, mi minacis dirante, ke mi kontrolos lian fingropremaĵon. Tuj li ŝanĝis vizaĝkoloron, kaj ŝanceliĝinte falis al mi. Poste li senĝene konfesis ĉion."
"Via merito"
"Mi dankas pro via laŭdo. Laŭ lia konfeso, la afero iris kiel jene. Vera estis promeso renkontiĝi kun Ŝinzoo en la vilao en Ĉigasaki. Ankaŭ vera estis tio, ke Ŝinzoo iris kaj atendis vane, kaj vespere kolere eliris el la vilao. La junulo, kiu entrajniĝis je la sesa kaj tri, estis aŭtenta Ŝinzoo. Malveraj estis sekvantaj aferoj. Ŝinzoo, kiu koleris, rekte iris al la domo de Nagacuĝi en Kamata, kaj tie li riproĉis al Takuiĉi, kiu estis hejme. Dum Ŝinzoo parolis kelkajn vortojn, ŝanĝiĝis koloro de lia vizaĝo, kaj li falis tie. Ŝinzoo dumlonge havis malfortan koron, ĉe kiu iam ajn povis okazi angoro. Li koleris ekterordinare, kaj elirinte el la trajno li kun malsata stomako alkuris al la domo de Nagacuĝi, kio verŝajne estis kaŭzo.
Ĉar Ŝinzoo mortis neatendite, surpriziĝis kaj Takuiĉi kaj la geedzoj Nagacuĝi, sed tiam ili interkonsiliĝis kaj decidis, ke mortinto estu Takuiĉi, kaj Takuiĉi antataŭu Ŝinzoon. Takuiĉi kaj Ŝinzoo estis similaj, kaj tial ne necesis peno por trompi la koncernatojn de la vilao. Malfacila estis flanko de la apartamentaro, sed li pensis, ke li iel povos, ĉar necesis nur vidi la gardiston por momentoj. Se inverse Ŝinzoo, kiu estas sinlenta kaj homevitema, devus anstataŭi babileman Takuiĉin, tio aboslute ne eblis, sed ĉar reale Takuiĉi ŝajnigis sin Ŝinzoo, kiu preskaŭ ne havis rilaton kun aliaj homoj, tio estis relative facila.
Post tio la afero iris senprobleme. Nagacuĝi enaŭtigis Ŝinzoon vestitan per la vesto de Takuiĉi, kaj iris al la vilao en Ĉigasaki. Takuiĉi ŝanĝinte la veston ŝajnigis sin kiel Ŝinzoon kaj iris al la apartamento. Ĉar la vilao estis ŝlosita, Nagacuĝi malgraŭvole rompis la pordon, sed oni nature pensis tion farita de Takuiĉi pro lia kutima konduto."
"Hm, sufiĉe komprenite, sed..." Inspektoro Enokido iomete kuntiris la brovojn. "Por kio li bezonis fariĝi al Ŝinzoo? Sen tia truko, li povus heredi pesedaĵojn de Ŝinzoo."
"Jen tie kuŝas problemo, s-ro ĉefo. Do, kiom kostas imposto por heredi?"
"Kiom posedis Ŝinzoo?"
"Kvin- aŭ sescent mil enojn da"
"Heredi de tiu ekster rekta familio... Do dudek procentojn. Hmm, li domaĝis tion."
"Ankoraŭ li havis alian kialon. Takuiĉi promesis al multaj homoj, ke se li heredos de Ŝinzoo, li pagos tiom, kiom ili deziros..."
"Konvinkite." ridis la inspektoro. "Kiam mono apartenas al aliulo, li povis esti malavara senlime tiom kiom li volas, sed kiam ĝi vere ekapartenis al li, li ekdomaĝis. Ha, ha, ha... konsekvenco de homa sento."
"Takuiĉi ne kredis, ke li povos tiel facile akiri heredaĵon de Ŝinzoo. Se Ŝinzoo edziĝus, tio tute ne estus esperebla. Tial, kvankam li promesis al multaj, li timis pro neatendita heredo, ke la promesitoj amase venos al li. Li koruptis la geedzojn Nagacuĝi por ke li fariĝu al Ŝinzoo. Nagacuĝi estas malproksima parenco de Takuiĉi, kaj tial li konsentis pro parenca devo, kvankam ankaŭ pro deziro. Krome, Takuiĉi ankaŭ diris, ke li perdis simpation al si mem ĝishodiaŭa, kaj okaze de la morto de Ŝinzoo, li volis ŝanĝi sin al Ŝinzoo kaj fariĝi serioza silentema homo."
"Ĉiuokaze, ĝi estis krimo senprecedenca en krima historio. Eĉ ne estis murdo." Li plu pensis. "Fraŭdo de hereda imposto, falsado de nomo, kaj forĵeto de kadabro... ĉu eblas akuzi pri kadabro-forĵeto? Li nur metis ĝin en ties vilaon..."
"Li transportis la kadabron sen permeso, ĉu ne?"
"Nu, jes. Kaj perforta eniro en la domon... Ankaŭ pri ĉi tio, estas dubinde, ke ni povos priakuzi."
"Sed krimo estas krimo, ĉu ne?"
"Evidente krimo." diris laŭte la inspektoro. "La plej moderna, kaj..." li plu pensis, "iom humura krimo."

FIN0 (plu polurate)


(ORIGINALO) TITOLO: 青服の男 [aohuku no otoko] (1934); AŬTORO: 甲賀 三郎 [Kooga Saburoo]

Eljapanigis: ŜIMIZU Juŭko. (Enretigo: 2007-01-10. Ĝisdatigo: 2007-03-29.)


GLOSOJ.

(1) KOOGA Saburoo : KÔGA Saburô (甲賀 三郎 1893–1945). Plumnomo de HARUTA Nobutame (春田 能為). Verkisto. Unu el la tri stelo-aŭtoroj de japanaj detektivaj noveloj antaŭmilitaj.

(2) ŝamiseno : japana muzika instrumento trikorda, ludata per plektro. Fronta parto de ĝia korpo estas farata de kata ledo. Krom katan, oni ankaŭ uzas hundan ledon kaj lastatempe artefaritan. (→)

(3) renĝuo : devenas de japana termino "連珠" [ren-ĝu]. Abstrakta tabulo-ludo "gobango" kun unuecigitaj reguloj specife por konkursoj. La japana termino "renĝu" distingas la ludon de la pli vaste konata "五目並べ" [go-moku-nara-be] (=gobango), kiu sen unuecigitaj reguloj estis malpli estimata ol goo. Esperanta "gobango" ŝajne devenas de la nomo de ĝia tabulo nomata "碁盤" [go-ban]. La unua Eterna Majstro de renĝuo estas TAKAYAMA Goraku (高山 互楽), pseŭdonimo de KUROIWA Ruikô (黒岩 涙香 1862–1920), kiu evoluigis gobangon al renĝuo flanke de verkista profesio.

(4) Majstro Takagi : TAKAGI Rakuzan (高木 楽山). La tria Eterna Majstro de renĝuo. En 1931 li proponis ŝanĝon de kelkej reguloj, kio kaŭzis disputojn en tiu kampo kaj fine skismis organizaĵoj de renĝuo. (Disigitaj ligoj unuiĝis en 1966 kiel jurpersona korporacio "Nihon-Renzyusya" [Nihon-Renĝuŝa].)

(5) Atami : Turisma urbo fama kiel ripozejo kun varmaj fontoj.

(6) eno-taksio : Inter la jaroj 1924–1926 ekaperis krozaj taksioj, kiuj enurbe veturigas pasaĝerojn kontraŭ unu eno senrilate al distanco ĝis celo. Nuntempe taksio kostas minimume pli ol 500–700 enojn por la unuaj du kilometroj.

(7) go-ŝtonoj el lignoj: En gobango kaj go du personoj ludas metante go-ŝtonojn sur la tabulo: alterne unu nigran, la alia blankan. Tradicie nigraj ŝtonoj estas produktitaj el ŝtonoj, kaj la blankaj el meretrikaj konkoj. Krome oni produktas ilin el lignoj, ankaŭ de vitro aŭ plasto.

(8) seno: sen (銭). Japana monero uzata en tiu malnova tempo. Cent senoj egalas kun unu eno (円).




©2007 ĉe Akvoju. このページの無断使用を禁じます。リンクはご自由にどうぞ