UNIKODO (UTF-8)
INDEKSO  Traduko

Notoj por la traduko.
(1) Japanaj literoj estas transskribitaj per la Esperanta alfabeto (do ne ĉiuj japanaj nomoj koincidas kun la kutimaj transskriboj de la japana lingvo).
(2) Longaj vokaloj en la japana lingvo estas signitaj per la cirkumflekso: ô, û...
(3) Nomoj de japanoj estas en jena ordo: familia; persona.
(4) La bluaj literoj montras notojn de la tradukinto.


出典:月刊「エスペラント/La Revuo Orienta」1983年5月号.P.24.
   RECENZO(書評):高杉一郎 著『夜あけ前の歌』 — 盲目詩人エロシェンコの生涯.岩波書店刊
   評者:土居智江子

RECENZO

Takasugi Iĉirô
Joake-mae no uta
Mômoku-ŝiĝin Eroŝenko no ŝôgai
Iŭanami-ŝoten. Tokio. 1982.
407 p. 18,7 cm.

Recenzis Doi Ĉieko
japanlingve en La Revuo Orienta N-ro 5, 1983. P.24)

Kiam mi legis "Mômoku no ŝiĝin Eroŝenko" {『盲目の詩人エロシェンコ』高杉一郎. Tokio. 1956} de la sama aŭtoro, mi estis studentino, jam 20 jarojn antaŭe. Esperantaj frazoj de Eroŝenko estis klaraj, ankaŭ facilaj por komencantoj, kaj la enhavoj eĥis en la koro. Tial mi tre ŝatis ilin. Pli ol tio, min interesis la vivo de Eroŝenko. En spiro de Taiŝô-demokratio rilatoj inter Eroŝenko kaj progresemaj intelektuloj ĉirkaŭ Nakamuraja estis precipe interesegaj.
Post magistriĝo mi ne plu aktive atentis pri Eroŝenko, sed antaŭ kelkaj jaroj ree vekiĝis mia intereso pri li, kiam mi legis "Azumino" (biografia romano pri Sôma Kokkô, la mastrino de Nakamuraja) de Usui Joŝimi{『安曇野』臼井吉見. Tokio. 1965-74} kaj trovis en ĝi la konatan nomon Eroŝenko. En la lasta aŭtuno mi provis esplori pri Akita Uĵaku kaj Eroŝenko, sed ĉar ne plu enmanigebla estis "Mômoku no ŝiĝin Eroŝenko", mi devis serĉi en aliaj libroj; "Eroŝenko-zenŝû"{『エロシェンコ全集』高杉一郎. Tokio. 1959}, libroj pri la japana E-movado kaj "Akita Uĵaku nikki"{『秋田雨雀日記』} k.a. Kaj nun, kelkajn monatojn post tiam, mi estas emociita enmaniginte ĉi tiun "Joake-mae no uta".
Mi opinias, ke por Eroŝenko la tagoj, kiujn li pasigis en Japanio, estis la plej brila periodo. Li amikiĝis kun Akita Uĵaku, Kamiĉika Iĉiko, Oosugi Sakae, Masaki Hiroŝi k.a., kaj pere de iliaj klopodoj la fabeloj, kiujn li verkis japane, aperis en gazetoj. Ankaŭ post lia morto, liaj verkaroj aperis el Misuzu-ŝobô{みすず書房 - nomo de la eldonejo} laŭ klopodo de Takasugi.
Por japanoj Eroŝenko, kiel montras la portreto de Nakamura Cune, restis por ĉiam freŝa junulo, sed lia lasta jaro, malkovrita en ĉi tiu libro, estas tro malĝojiga. Li vivis ĝis 63-jara. Verŝajne pro lingvo-politiko de Stalino, li vivis ne tre favorata en la patrolando kaj mortis pro kancero du jarojn antaŭe de la morto de Stalino. Li, sciante klare pri sia malsano, daŭrigis verkadon en la doloro ĝis tuj antaŭ la morto, sed la heredintino de liaj manuskriptoj miskredis, ke la kancero estas infekta, kaj ŝi forbruligis ilin. Al mi ŝajnas, ke ĉi tiu anekdoto simbolas la vivon de lia lasta jaro.
Kiam li estis viva, li diris, ke oni skulptu sur lia tombo "Vivis, Vojaĝis, Verkis". Bedaŭrinde sur la tombo ne troviĝas tiuj literoj, sed lia vivo estas sumigebla ĝuste per "Vivis, Vojaĝis, Verkis". Li ne povis obei tion, kio lin ne konvinkis. Ideologie li en Japanio proksimiĝis al bahaismo, kaj al socialismo kaj anarkiismo, sed konklude li restis esperantisto kaj poeto lojala al sia spirito, al la propra koro. Krome, ŝajnas, ke en lia koro estis io, kio ne agnoskas lokon por vivo en paco, kaj tiu "io" ne lasis lin resti en unu loko. Li ne povis rezisti ĝian forton kaj vagis diversajn lokojn de la mondo.
Post la milito, en la tempo, en kiu Uĵaku kaj Kamiĉika Iĉiko estis ankoraŭ vivaj, se li povus ankoraŭfoje stariĝi sur la japana tero, kiom da temoj li estus alportinta al ni?
Mi havas unu dubon(1) leginte ĉi tiun libron. Eroŝenko renkontiĝis kun Uĵaku, pro kio li povis havi kontakton kun alia mondo ekster la medioj blindula kaj esperantista, kaj Uĵaku, pere de la renkontiĝo kun Eroŝenko, komencis Esperanton. Tiu renkonto estis ne malgranda evento por ili, kaj ankaŭ por la japana Esperanto-movado. Pri ilia renkonto la libro rakontas, ke printempe en 1915, kiam Eroŝenko promenis en la Kiŝimoĝin-arbaro{鬼子母神の森. proksima al iliaj tiamaj loĝejoj}, lin alparolis nekonata japano, kiu estis Uĵaku(2). Ankaŭ en la historio de la japana Esperanto-movado estas skribite tiel.
Aliflanke, en la taglibro de Akita Uĵaku {"Akita Uĵaku nikki"『秋田雨雀日記』} estas skribite: "1915-02-18. Mi ricevis leteron de Kusuda Toŝio en la domo Zôsigaja-Seikôkan, kiu komunikis, ke min vizitos Vasilij Eroŝenko, juna blindulo el Rusio. (Vasilij Eroŝenko «esperantisto, pacifisto» loĝas en Seikôkan.) 1915-02-21. Hodiaŭ je la 2-a horo devus veni Vasilij Eroŝenko. Devintus je la 2-a, sed li venis je la 6-a pro sia propra afero. Kusuda kondukis lin. 1915-02-22. Mi komencis Esperanton."
Ĉi tiu "Joake-mae no uta" rakontas tre detale pri ilia renkontiĝo en Kiŝimoĝin. Ĉu tio fontus el la aŭtobiografio de Uĵaku{"Uĵaku ĝiden"『雨雀自伝』}(3)? Se oni komparus taglibron kaj aŭtobiografion, mi pensus, ke taglibro estas pli fidinda.
Eroŝenko unuafoje instruis Esperanton al Torii Tokuĝirô, t. n. la Patro de la blindula Esperanto-movado en Japanio. Nuntempa blindula Esperanto-movado de Japanio ne povus ekzisti sen li.
Kaj en Ĉinio li havis rilatojn kun Lusin kaj lia frato Zhou Zuoren{japane: Ŝu Sakuĝin. 周 作人} k.a., kion ebligis la admirinda talento kaj vivstilo de Eroŝenko, kiuj devus esti logintaj ilin. Per la apero de ĉi tiu libro, la vivo de Eroŝenko altiros pli multajn homojn.

(FINO)

El la japana tradukis Ŝimizu Jûko
Enretigo: 2009-05-30
Blogo [Uzyaku kaj Eroŝenko (2)]


KOMENTOJ de la tradukinto
(Ĝisdatigo: 2009-06-10)

(1) Estas supozeble, ke Taksugi Iĉirô kreis la rakonton, ke Eroŝenko kaj Uĵaku unuafoje renkontiĝis en la Kiŝimoĝin-arbaro en Zôŝigaja. Li mem reagis al ŝia dubo en La Revuo Orienta N-ro 7. (P.13):

— エロシェンコと秋田雨雀の出会いはあなたのおっしゃる通りです.私も『秋田雨雀日記』は精読しましたので,そのことはよく承知していました.それなのに,なぜ事実とちがうように書いたのか?
— 私は『盲目の詩人エロシェンコ』を書くまえに,早稲田大学図書館の書庫に特別に入れてもらい,そこでエロシェンコが日本にいた当時の「早稲田文学」のバック・ナンバーにすべて目を通しました.すると,ある号に私{ママ}田雨雀自身がエロシェンコとの出会いをほぼあのような形でスケッチしていたのです.私はいろいろ考えた末,日記ではなくスケッチの方を採ることに決めました.その方が,雨雀の意にも添うことになるだろうと思ったからです.それが何巻の何号であったか,どこかに覚え書きが残っていると思いますが,いまは思いだせません.
高杉一郎.『エスペラント/La Revuo Orienta』1983年7月号,P.13. 「ひろば — 土居智江子さんへ」より抜粋
— La renkontiĝo de Eroŝenko kaj Akita Uĵaku estis tiel, kiel vi menciis. Ankaŭ mi atente legis la taglibron de Akita Uĵaku, kaj tial mi bone scias pri tio. Kial do tamen mi verkis malsame ol la fakto?
— Antaŭ ol mi komencis verki "Mômoku no ŝiĝin Eroŝenko" {『盲目の詩人エロシェンコ』}, mi ricevis specialan permeson eniri en la arkivejon de la biblioteko de Ŭaseda-Universitato{早稲田大学}, kaj tie mi esploris ĉiujn numerojn de "Ŭaseda-bungaku"{『早稲田文学』 -- nomo de la revuo}, kiuj aperis siatempe, kiam Eroŝenko estis en Japanio. Do, mi trovis, ke en iu numero Akita Uĵaku mem skizis preskaŭ tiel en tia formo la renkonton kun Eroŝenko. Mi pensis diverse, kaj fine mi decidis preni la skizon, ne la taglibron, ĉar mi pensis, ke tio pli bone respondos la preferon de Uĵaku. En kiu numero ĝi estis? -- mi pensas, ke ie restas mia noto, sed nun mi ne povas rememori.
El la japana tradukis Ŝimizu Jûko

(2) La sama anekdoto estas prezentita japanlingve en jenaj retejoj:

黒石市役所ホームページ 内:『黒石人物伝』の秋田雨雀伝
「真実を求め続けた良心的存在 秋田雨雀」
http://www.net.pref.aomori.jp/kuroishi/Culture/Cul_30_12_ujaku04.html

青森県近代文学館サイト内:秋田雨雀の関連人物3「エロシェンコ」
http://www.plib.net.pref.aomori.jp/top/museum/sakka/SAKKA13_KANREN/%8FH%93c%89J%90%9DKRJ_03.html

中村屋サロンサイト:「秋田雨雀」
http://www.nakamuraya.co.jp/salon/p09.html

※En multaj libroj de japanaj personoj, kiuj havis siatempe amikan rilaton kun Eroŝenko aŭ kun Akita Uĵaku, ne troviĝas mencio pri la enarbara renkonto de Eroŝenko kaj Uĵaku.

※Libroj, kiuj prezentis la saman anekdoton:

※Libro, kiu prezentis similan anekdoton:

(3) "Uĵaku ĝiden" (Akita Uzyaku. Tokio. 1987–1992) ne diras, ke en arbaro Uĵaku ekkonatiĝis kun Eroŝenko.

『雨雀自伝』(秋田雨雀.日本図書センター. 1992年第三刷)P.50 より
「私は東京へ着いて翌日から、生活費を調達しなければならなかった。私の家庭はこの三月、厳格にいえば、半年の間ほとんど定収入なしに暮らしていた。二人の私の児は、餌をくわえて帰る親鳥を待つように私を待っていた。私はこの旅行中に名目上ではあったが数千円の興行上の借財を背負うて帰ってきたが、実際上の責任者が責任を回避したために、ほとんど毎日のように債権者の督促に苦しめられた。私は自分の愚劣を嘲り、人生の冷酷を怒った。もし、この時代に二、三の友人が私を激励し、私の生活に刺戟を与えてくれなかったら、私はあるいはある機会に自殺を遂げていたかも知れなかった。
 ワシリー・エロシェンコが私の前に現れたのはこの時であった。エロシェンコは、小ロシヤ、クールスク生れの盲目の青年であったが、熱心なエスペランティストであった。私は全く人生に絶望して極端にニヒリスティックになっていたとき、エロシェンコは盲人でありながら、世界のエスペラント運動のために熱心に働いているのを知った。私はすぐにエスペラントの勉強をはじめた。私は三月ほどでほぼこの言葉を会得した。私はこの言葉を知ったおかげで、人生を別な眼で見ることが出来た。そしてたくさんの仕事が私の前に現れて来た。」

※雨雀年譜では、上の「ワシリー・エロシェンコが私の前に現れたのはこの時であった(...)」の段落は、日記の1915年2月21・22日のことを表しているとされている。


©Akvoju, 2009.