UNIKODO (UTF-8)
INDEKSO

(Movada historio).

Kamitika Itiko1) kaj Eroŝenko


kamitika.gifJen japanlingva libro: Aŭtobiografio de Kamitika Itiko2). Mi ŝatas ne nur Esperanton, sed ankaŭ la japanan lingvon.
Mi aĉetis ĝin, esperante trovi pri Eroŝenko kelkajn informojn, kiujn mi volis konfirmi. Bedaŭrinde, en la libro ŝi malmulte skribis pri li, sed ege plezuriga estis la memrakontita vivo de forta virino. Mi ellegis ĝin en duontago kvazaŭ unuspire. Se estus virino deprimita kaj malkuraĝigita, mi ŝatus rekomendi ĉi tian libron. Mi bedaŭras, ke ŝi ne interesiĝis pri Esperanto, sed la amikeco kun la du esperantistoj, Akita Uzyaku3) kaj Eroŝenko, daŭris de tiam, kiam ŝi konatiĝis kun ili en 1915. Al mi ŝajnas, ke ili estis vere koraj amikoj kunligitaj per humanismo.

Pri rilato inter Kamitika kaj Eroŝenko oni diris:

  "Li ja havis platonan amon al ŝi, aŭ sektrete sopiris al ŝi"4)
  "Ŝajnis, ke li estis tre intima kun Kamitika, sed laŭ mia observo, Kamitika estis indiferenta, dum Eroĉjo ne estis tia."5)

Nu, mi frostiĝus, se ĉiuj esperantistoj tiel ekparolus pri privata amafero de aliaj esperantistoj, sed la supraj onidiroj ne forgesigas, ke ankaŭ Eroŝenko ne estis tute senrilata al propra "amromanco" en sia reala vivo, kvankam ĝi ŝajnas unudirekta amo de Eroŝenko.
Onidire, estis ŝi, kiu alportis al Eroŝenko ŝancon perlabori kiel verkisto en Japanio. Unue, Akita Uzyaku aperigis jam en 1915 liajn verkojn en japanaj periodaĵoj, mem tradukinte la Esperantajn manuskriptojn verkitajn de Eroŝenko. Pli poste, en 1920, Kamitika, prezentonte laboron al li, proponis lin verki japanlingve. Ŝi proponis tion pro miskompreno: Eroŝenko, en tutpolvaj vestoj, vizitis ŝin perpiede en la distanco de 10 kilometroj, pro kio ŝi mispensis, ke li estas lasita de la patronino6), kaj tial li ne havas monon eĉ por trajno. Sed la realo estis, ke li malavare uzis por malsataj amikoj japanaj sian poŝmonon sufiĉe donitan de la patronino, kaj li mem ofte estis sen mono.7)
malvastakagxo.gif
Se Kamitika estus esperantisto, ĉu aperus la ideo, ke li verku japanlingve? Mi iom enpensis. Ĉiuokaze, ŝi estis profesia verkisto, kiu povis prezenti lian verkon al konata redaktisto. Eroŝenko diktis al Kamitika sian brajlan kajeron, kaj ŝi redaktis ĝin laŭ la interkonsento. Tiel aperis lia unua japanlingva novelo "Sakana no kanaŝimi". Mi ne scias tiun memorindan novelon en la japana, sed en Esperanto oni povas legi nuntempe en la titolo "Fiŝoj malĝojas"8). Ĝi aperis en revuo "Sin-katei" (Nova Hejmo), kaj estis favorata de legantoj. La redaktoro mendis la duan verkon, kaj aperis "Apud marĉo" verkita sammaniere. Lia ekzota nomo estis rapide diskonata inter eldonistoj de porinfanaj gazetoj, kiuj mendis lin verki plu. Kiam li rakontis ruslingve, tradukis studentoj de Waseda-universitato.

Eble, nuntempaj japanaj maljunuloj memoras pri Kamitika Itiko en la figuro de nacia parlamentano. Kontraste al Eroŝenko, ŝia nomo preskaŭ ne aperas en la historio de la japana Esperanto-movado, sed foje ŝi aperis en Esperanta literaturo: nefikcia romano "La Morta Suito"9) (ĉu pli ĝuste "noveloj"?), kies stilo kun mistajpoj verŝajne turmentis uson-eŭropajn recenzistojn10). Miaopinie, malfaciligis ĝian legadon netaŭga paĝaranĝo. La kvara ĉapitro de tiu libro estas provo komuniki pri la kazo de Kamitika: en novembro 1916, pro dolore nodita amafero kaŭzita de malsincereco de Oosugi Sakae, ŝi per tranĉilo pikis lin. Tuj poste ŝi intencis sinmortigi en la maro, sed malsukcesinte ŝi en malseka vesto iris al policejo.
Tiu evento siatempe faris grandan skandalon en la scivolema publiko. Kamitika pasigis du jarojn en karcero. Akita Uzyaku verkis en tagĵurnalo artikolon, kiu pledas por ŝi. Eroŝenko estis tiam en alia lando.
La daton de la elkarceriĝo ŝi klare skribis. La 2-an de oktobro 1919, du grupoj atendis ŝin elveni el la karcero. La unua estis el ŝia hejmurbo, kaj la dua estis la duopo Akita kaj Eroŝenko. La duopo kondukis ŝin per aŭto al ŝia provizora loĝejo proponita de certa sinjorino.
En 1920 Kamitika Itiko edziniĝis al publicisto Suzuki Atusi [acuŝi]. Eroŝenko plu vizitis ŝin en ilian novan domon. La 28-an de majo 1921 Eroŝenko estis forprenita de polico el Nakamuraya-salono laŭ la ordono ekzili lin. Kelkaj fontoj diras, ke fine en majo 1921 li estis elpelita el Japanio, sed por mi estis malfacile kredi, ke tuj post tiu evento oni ellandigis lin, ne doninte al li tempon prepariĝi por vojaĝo. Ŝia aŭtobiografio konvinkas min, ke komence de junio li ankoraŭ estis en Japanio:

"Komence de junio mi naskis la unuan filinon. Venis la blindulo Eroŝenko, kaj insistis montri al si la bebon. Kaj li tre ĝojis dirante, ke la bebo forte premis lian fingron.
—Ĉu vi jam donis nomon?
—Ankoraŭ ne. En Japanio – ni diras 'Ositiya' [oŝiĉija] – oni kutime donas nomon en la sepa nokto post naskiĝo.
— Do, la nomo 'Nina' estas bona. Nomu ŝin 'Nina'.11)
Li, laŭ sia ĉiama kutimo, ridis moktone 'ihihihi'. Tuj poste li estis elpelita, ordonita ellandiĝon."
(p. 204. Tradukis Akvoju)

Nokte en la 31-a de majo Sôma Kokkô vizitis la policejon por adiaŭi Eroŝenkon. Tiam Eroŝenko diktis al ŝi tri leterojn, unu el kiuj estis por Itiko. Kokkô prezentis en sia aŭtobiografio5) resumon de tiu letero:

"Okaze de mia forlaso el Japanio, mi lasas al vi ĉiujn rajtojn pri miaj manuskripoj. Bonvole ĉio estu laŭ via dispono. Bone prizorgu la naskitan infanon."
(p. 256. Tradukis Akvoju)

Itiko estis informita pri tio post lia ellandiĝo. Ŝi neniam intencis profiti per liaj verkoj.12) Laŭ la ekspliko pri "Vortoj de la aŭtoro" en "Malvasta kaĝo"8) (p.83), Eroŝenko ellandiĝis la 1-an de junio. Do tuj antaŭ la ellandiĝo li vizitis ŝin.

Kamitika Itiko skribis ne multe pri Eroŝenko en sia aŭtobiografio, sed en ĝia postparolo ŝi menciis lian nomon rememorante la pasintajn geamikojn:

"Ankaŭ la tagon, en kiu Eroŝenko piede venis de Sinzyku [Ŝinĵuku] ĝis mia domo en Aoyama, mi rememoras kiel hieraŭan aferon. La servistino, kiu per plumbalailo estis puriganta la vestiblon, kriis surprizite de tiu kurioza aspekto. (...) Por li, kies okuloj estis malliberaj, mi tenis lian manon, kiam ni iris eksteren, kaj mi prenis objektojn anstataŭ li, Pro tio, li ŝajne sentis ion kiel amon. Sed li ne elbuŝigis tion, kaj ni estis ligitaj per agrabla amikeco ĝis kiam li estis ordonita ellandiĝi. "
(p. 259. Tradukis Akvoju)

La postskribo estas datita en februaro 1972. Ŝi en 83 jaroj plu retrorigardis sian vivon:

"Kio apogis mian vivon, estis interne amo al homoj, instruita de la patrino, kaj ekstere spirito batali por virina emancipiĝo. Mi pensas, ke mi penadis, laŭ mia eblo, firmigi egalajn rajtojn inter geviroj, konstrui pacan kaj demokratian socion. Ankoraŭ post nun, dum mia vivo restos, mi plu batalos por levi rangojn de virinoj kaj por protekti homajn rajtojn."
(p. 260. Tradukis Akvoju)

Ĉu oni ridus ŝin? Mi pensas, ke ŝi ne timas. Kiam mi legis ĉi tiun parton, mi rememoris la versaĵon de Eroŝenko "Homarano". Ŝi iris laŭ alia vojo ekster Esperanto-movado, sed ŝajnas, ke ankaŭ ŝi estis homo, kiu tenadis la "flamon" en la koro.

(Akvoju 2009-03-03. Ĝisdatigo: 2009-03-10)


1) KAMITIKA Itiko: 神近 市子 [pron: Kamiĉika Iĉiko] 1888–1981. Japanino. Publicisto, politikisto. En 1912, kiam ŝi estis studento de virina kolegio (nun Tsuda-kolegio 津田塾大学), ŝi, sekrete al la kolegio, partoprenis en la movado de Seitôsya (青鞜社), la unua feminisma organizaĵo en Japanio. Kaj poste ŝi spertis kelkajn profesiojn ĉefe verkistajn: instruisto, ĵurnalisto, sekretario, tradukisto de la angla, kaj post la milito, publicisto, deputito de la Japana Socialista Partio.

2) 神近市子『神近市子自伝』 (日本図書センター 1997年発行)
En la kronologia listo de ŝia vivo, aldonita en la libro, estas misinformo, ke en 1911 ŝi konatiĝis kun Eroŝenko kaj Akita. Tiu jaro devus esti 1915.

3) AKITA Uzyaku: 秋田 雨雀 [pron: Akita Uĵaku]. 1883–1962. Japano. poeto, dramisto, fabelisto, sociala movadanto kaj esperantisto. La unua prezidanto de Butai Geizyutu Gakuin (舞台芸術学院 Teatro-arto-lernejo), kaj la dua prezidanto de Nihon Zidôbungakusya Kyôkai (日本児童文学者協会 Japana asocio de verkistoj de infanliteraturo).
[Iomete drameca renkonto – Akita Uzyaku kaj Eroŝenko]

4) MIYAMOTO Masao "La Morta Suito – Oosugi Sakae, anarkiisto-esperantisto" (Kioto 1984) p.86.

5) 相馬黒光『默移』(日本図書センター 1997, 2007) p.256.
"Mokui" aŭtobiografio de Sôma Kokkô. Japanlingva.

6) SÔMA Kokkô: 相馬 黒光. 1876–1955. Japanino. Ŝi kun la edzo Aizô mastris la pano-vendejon Nakamuraya. Ŝi havis pentrejon t.n. Nakamuraya-salon, kiu estis preskaŭ kunvenejo de artistoj. Eroŝenko loĝis tie, kiam li perdis monrimedon el Rusio. La gesinjoroj Sôma, kiel gepatronoj, zorgis pri lia vivo en Japanio.

hitosuzi.gif

7) 高杉一郎『ひとすじのみどりの小径』(リベーロイ双書 1997) p.168.
TAKASUGI Ichirô "Rememoroj el mia vivo kun la verda stelo — vojaĝo al Eroŝenko" (Riveroj. Oosaka 1997) Japanlingva.

8) V. Eroŝenko "Malvasta Kaĝo" (komp. Mine Yositaka. Oosaka 1981) p.31-42.

9) MIYAMOTO Masao. "La Morta Suito – Oosugi Sakae, anarkiisto-esperantisto" (Kioto 1984)

10) Recenzoj: Don Harlow [La morta suito de MIYAMOTO Masao]; Sten Johansson [Klopodo orientiĝi]

11) Nomo de lia fratino.

12) 高杉一郎『ひとすじのみどりの小径』(リベーロイ双書 1997) p.170.